Jerome K. Jerome
Onklo Podger enbatas najlon
Ekzistas homoj, kiuj havas tute difinitan metodon aliri laboron. Se oni aŭdas ilin, ili prenas ĉiam la tutan ŝarĝon sur sin mem; sed en vero ili ŝarĝas la tutan streĉiĝon lerte sur la ŝultrojn de aliaj.
Mi memoras en tiaj kazoj ĉiam pri mia onklo Podger. En mia vivo mi neniam vidis simile grandan kaoson en pacema domo ol tiam, kiam mia onklo ekentreprenis iun bagatelan agon. Se oni apogis ekzemple pentraĵon por enkadrigo portitan eksterdomen, en la manĝoĉambro kontraŭ la muro por pendigi ĝin kaj tiam mia onklino Podger demandis, kio plu okazu kun ĝi, onklo Podger kutimis diri: "Ha, lasu esti tion nur zorgo mia. Vi ne devas okupiĝi pri tio. Mi ja faras tion."
Tiam li demetas sian jakon kaj eklaboras. Li forsendas la domservistinon, por ke ŝi alportu por duono de ŝilingo najlojn, kaj tuj poste li postpelas knabon, por sciigi al ŝi, kiun longon la najloj devas havi.
Tiel li iom post iom ekmovigas la tutan domularon.
"Do, nun foje ekiru kaj alportu martelon, Vilhelmo", li komandas, "kaj vi, Tom, alportu metran mezurilon aŭ liniilon; tiam mi ankoraŭ bezonos la ŝtupetaron kaj ankaŭ kuireja seĝo eble estus tute utila. Kaj vi, Jakobo, kuru rapide al sinjoro Goggels kaj diru al li karan saluton de paĉjo kaj demandu lin kiel statas pri lia malsana piedo, kaj ĉu li foje povus pruntedoni sian akvonivelilon al ni. Manjo, ne forkuru, vi devas teni tuj la lumon por mi, kaj se la servistino revenos, ŝi devos ankoraŭfoje eliri, por aĉeti bildoŝnuron, kaj vi, Tom - nu, kie estas Tom? Tom, venu al mi kaj enmanigu la pentraĵon supren al mi!"
Tiam li levas la pentraĵon kaj efektive lasas fali ĝin; ĉe tio la kadro diskrevas, kaj kiam li rapide volas savi la vitrotabulon, li tranĉas sin en la fingrojn; tiam li kuradas tien kaj tien en la ĉambro kaj serĉas la naztukon. Li havas ĝin en sia jakopoŝo, kaj ĉar li ne plu scias, kien li metis la jakon, li ne povas trovi la naztukon, kaj la tuta domularo devas lasi nun ĉion alian kaj serĉi anstataŭ la laboriloj lian naztukon, dume li stumbletadas kaj baras la vojo n al ĉiuj.
"Ĉe la diablo! Ĉu neniu scias en la tuta domo, kie estas mia jako? En mia vivo mi ankoraŭ neniam vidis tiom grandan aron da personoj, kiom vin kune. Je mia honoro, io tia, kia estas vi, ankorau neniam envojiĝis al mi. Vi estas sesopo kaj ĉiuj kune ne kapablas trovi mian jakon, kiun mi demetis antaŭ nur kvin minutoj. Dio scias! Oni vin ĉiujn devus..."
Li saltas supren kaj rimarkas ĉe tio subite, ke li sidis sur la jako.
"Stultuloj", li krias", lasu la serĉadon! Mi ja jam delonge trovis ĝin!" Kaj saĝe li aldonas: "Nu jes, mi prefere povus diri tion al la kato, ke ŝi serĉu mian jakon ol atendi, ke unu el vi trovus ĝin!"
Post duono de horo fine liaj fingroj estas bandaĝitaj, la kadro ree fiksita kaj la laboriloj kaj ŝtupetaro, seĝo kaj lumo alportitaj, kaj la tuta familio, la domservistino, inklude de la dompurigistino staras en cirklo por helpi al li. Du el ili devas teni la seĝon, la tria devas helpi surigi lin, la kvara devas transdoni naljlon supren, la kvina doni la martelon, tiam li prenas la najlon, sed ĝi falas el lia mano.
" Tiel! Jen vi vidas!" li vokas nun plej malestime. "Nun la najlo perdiĝis!"
Tiam ĉiuj surplankiĝas kaj surgenue glitadas por ree trovi la najlon; dum li staras rigide sur sia seĝo kaj murmuras kaj insultas kaj demandas, ĉu li eble la tutan vesperon sidu kaj atendu sur la seĝo.
Fine la naljo estas trovita, sed intertempe la martelo forestas.
"Kie do estas la martelo? Ja kien mi metis la martelon? Dio en la ĉielo! Sep homoj staradas, malfermŝiras okulojn kaj buŝojn, kaj neniu scias, kien mi metis la martelon! "
Sed eĉ la martelo retroviĝas. Sed intertempe li vide perdis la signon por la loko, kie la najlo estu enbatota, kaj ĉiuj nun iom post iom devas grimpi sur la seĝon kaj rigardi, ĉu eblas malkovri la punkton. Ĉe tio li nomas ĉiun el ni laŭcvice mensmalsana, ĉar ĉiu el ni trovas la signon sur alia loko, kaj tiam li prenas la metran mezuron kaj mezuras ankoraŭfoje kaj pensas ĝin ĝusta ekiri de la angulo el distanco de 31 kaj tri okonoj da coloj dekstren kaj volas nun en la kapo kalkuli, kiom tio signifas kaj ne kapablas al tio kaj fariĝas des pli konfuza ju pli longe li kalkulas.
Kaj tiam ankaŭ ni volas kalkuli ĝin enkape, kaj ĉiu venas al alia rezulto, kaj ni ĉiuj ridas reciproke pri ni. Kaj en la ĝenerala ekscitiĝo la origina nombro estas forgesita kaj onklo Podger ankoraŭfoje devas komenci denove. Ĉifoje li uzas ŝnuron, sed en la kritika momento, kiam li klinioĝas kun angulo de 45 gradoj antaŭen kaj volas atingi lokon, kiu troviĝas tri colojn ekstere de sia kaptodistanco, la ŝnuro glitas el lia mano, al kiu li firmtenis sin instinkte kaj li falas tondre sur la pianon, kiu pro tio peras plej efektivan ĝuon por niaj oreloj, ĉar onklo Podger kun sia kapo kaj korpo samtempe falas sur ĉiujn klavojn. Sed tio estas nenio kontraŭ la fulmotondro, kiu nun ekfuriozas! Onklino Manjo klarigas, ke ŝi ne plu povas permesi al la infanoj, ke ili staras ĉe tio kaj aŭskultas tian krudan lingvon.
Sed fine onklo Podger tamen retrovas la certan punkton kaj tenas la dikfingron de la maldekstra mano sur tion, dume li per la dekstra mano kaptas la martelon; per la unua bato li tiam vere trafas sian dikfingron, eksonigas veohurladon kaj ĵetas la martelon surpieden al iu.
Onklino Manjo rimarkis softe, ke la sekvan fojon, se onklo Podger volos ree enbati najlon, li espereble diros tion al ŝi, por ke ŝi dum semajno povu transloĝiĝi al sia patrino.
En tiaj momentoj mia onklo kutimas fiere rektiĝi kaj diri: "Aĥ, inoj vi, pri kiom da aferoj vi tuj devas rakonti tutan historion! Por mi, ha, por mi tio estas ja nur bagateletoj!"
Post tio li ankoraŭfoje provas. Kaj ĉe la dua fojo la najlo glitas tiel facile en la muron, kaj ankaŭ la martelo je duono, ke onklo Podger estas kunŝirata kaj per tia vehmenta svingo batas la kapon kontraŭ la muron, ke la nazo estas tute platpremita.
Tiam ni devas retrovi la metran mezuron kaj la ŝnuron, kiuj dum tio kompreneble perdiĝis, kaj poste la onklo faras novan truon, kaj proksimume noktomeze tiam pendas la pentraĵo, sufiĉe oblikva kaj ne tre firma, kaj ankaŭ la muro aspektas kvazaŭ iu traktis ĝin per ĝardena rastilo, kaj ĉiu estas ĝisrenverse laca kaj sentas sin mizera - krom onklo Podger.
"Tiel do!" li elvokas. "Pretigite!" kaj ĉe tio li frapas sian bruston kaj samtempe la seĝon al la purigistino sur la piedfingrojn. "Kelkaj homoj pro tia bagatelo mendus metiiston, ĉu?"
trad. Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
el: "Ridado estas la plej bona medicino",
eldonejo Weltbild
Sign-in to write a comment.