Hans-Georg Kaiser
Feliĉo
(eseo)
La feliĉo estas la ŝlosilo por nia bonfarto, tion sciis jam Epikuro, sed kie ĝi troviĝas? Ja kie kaj kiam ĝi perdiĝis? Neniu scias tion tiel precize. Sed ĉiuj ĉasas fervore la feliĉon kvazaŭ ĝi estus ĉasbesto.
En aldono de la gazeto "Die Zeit" gazetolegantoj ĉiukajere skribas pri tio, kio estas feliĉo por ili. Kaj interese, ĉiu havas alian respondon... Ĉu eble tio estas la fonto de vera feliĉo, la individueco de la feliĉo? Kiel esti feliĉa sen individueco, ĉu?
Ret Marut en la gazeto „Brikofaristo“ skribis: „La amaso necesigas unuecon. Sed neniam homoj estis unuecaj, neniam homoj unuecos. Kun via tuta saĝo, kun ĉiuj viaj teknikaj artifikaĵoj vi ne kapablas samtempigi eĉ du horloĝojn. La homoj ne estas horloĝoj. Sed vi volas egalpaŝigi ilin. Ho, blindigitoj! Ĉu vi povas produkti cerbojn per maŝino kaj enplantigi ilin en homojn? Sed vi volas havi la amason, vi volas la unuecon de la amaso. Kiun pluan pruvon vi bezonas, ke vi estas gvidatoj, miskondukatoj?“
Jes, certe, li pravas, ĉiu folio de ĉiu arbo sur la mondo estas diversa, kial ne la feliĉo de la homoj? Kial homoj ĉiam bezonas uniformon por ĉio? Ekzemple feliĉomodelon? Ĉu mi povas esti feliĉa nur kiel amashomo laŭ iu ununura feliĉiga modelo?
Kaj tamen ankaŭ Johano R. Becher, la germana poeto certe pravas: "Kiel mi povas esti feliĉa, se homoj ĉirkaŭ mi ankoraŭ estas malfeliĉaj?" Tre interesa respondo pri tio troviĝas en la Komunista Manifesto:
„An die Stelle der alten bürgerlichen Gesellschaft mit ihren Klassen und Klassengegensätzen tritt eine Assoziation, worin die freie Entwicklung eines jeden die Bedingung für freie Entwicklung aller ist.“
„Anstataŭ la malnova burĝa socio kun siaj klasoj kaj klaskontraŭoj ekestas asocio, en kiu la libera evoluo de ĉiu estas la kondiĉo por la libera evoluo de ĉiuj.“ (trad. HGK)
Kial mi tradukis „ekestas“ kaj ne „ekestos“? Ĉar por Marks la komunismo ne estas celo kaj futurmuziko, sed movado:
„La komunismo por ni ne estas stato, kiu estigendas, ne idealo, al kiu la realeco adaptiĝu. Ni nomas komunismon la efektivan movadon, kiu la nunan staton ĉesigas. La kondiĉoj de tiu movado rezultiĝas el la nun ekzistanta antaukondiĉo.“
Karlo Marks (1818-1883): La Germana Ideologio (1845). MEW 3/35
Nu, tio eble surprizas kelkajn legantojn, ke eĉ laŭ la Komunista Manifesto feliĉo estas ligita al la libera evoluo de ĉiu unuopulo. La feliĉo ne estas ĉasebla kiel ĉasbesto, ĝi estas trovebla nur tie, kie individuo povas libere evolui. Kelkaj homoj jam nun havas tiun privilegion, sed multaj aliaj devas ankoraŭ batali pri tiu kondiĉo. Por povi libere evolui oni bezonas multe da libera tempo, do plia kondiĉo por la feliĉo estas certe mallonga labortempo de individuo aŭ almenaŭ labortempo, kiu estas nur plu fonto de plezuro, do jam ne sklavlabortempo, kaj tio validas eĉ en tute diĝigita mondo laŭ Silicon Valley. (HGK)
Ligoj pri pliaj tekstoj pri la temo feliĉo
- Hans-Georg Kaiser: Serĉado de l' feliĉo (rimpoemo)
- Feliĉigaj diroj (citaĵoj kun fotoj)
- Ĝuang Dzi: La limgardisto de la florolando
- Ret Marut: Interparolado (rakonto)
https://cezaroriginaloj.blogspot.com
En GDR mi estis sur la listo de suspektaj subjektoj, ja eĉ ŝtatperfidulo, kiel rakontis al mi membro de la sekreta ŝtatpolico en GDR, demandu sinjoron Detlev Blanke, li scias certe pri tio pli ol mi mem, tial mi havis post forlaso de GDR eĉ eniran malpermeson en GDR, sed tamen mi eĉ ne legis miajn aktujojn de la sekreta ŝtatpolico, kiuj nun estas publikaj. Sed kial ne? Ĉar mi ne persekutas miajn malamikojn. Min ne interesas, kion tiuj kanajloj skibaĉis pri mi. En tiu kazo mi estus ja tiel aĉa kiel ili. Mi ne vivas por persekuto, sed por homara harmonio, por amo, belo kaj vero... kaj ne por kvereli kun ŝtontempecaj klabohomoj...
Sed betonkomunistoj estas granda defio, kiel konfronti ilin sen koleriĝi??? Betonkomunisto neniam akceptas la opinion de aliaj, tial li ja estas betonkomunisto (en vero malamiko de ĉiu penso, kiu ne ekzakte samas al propraj aŭ al enplantitaj aŭ cerben martelitaj. Betonkomunistojn oni ne metu en prizonojn, tie ili tuj transprenus la postenojn de policaj helpantoj kaj de barakaj ĉefoj :), sed en lavejojn por cerboj, por ke la tuta brunsimila koto el iliaj malpuraj cerboj foje foriĝu.)
La pardonon mi akceptas, eĉ se mi ne celis tiun.
Jam farite la far'!
Sign-in to write a comment.