Ĉe la pramo kaj ĉe Uta


https://www.test.ipernity.com/doc/cezar/album/247757

La pramo Schellsitz troviĝas ĉe la rivero Saale apud la urbo Naumburg en Germanio.

PS: Por la rigardado de la fotoj mi rekomendas aŭskulti la muzikaĵojn de Leo Kottke, kiuj troviĝas en la fotoalbumo. Ili iel priskribas la animan staton, kiun mi havas, se mi rigardas tiujn fotojn. Ĉe la pramo oni sentas sin kiel lanugo, kiu drivas lante sur la surfaco de la rivero. Ĉio fluas, sed senhaste, kaj oni mem estas parto de ĝi. Nur kelkajn centojn metrojn for prezentiĝas la bela Uta en la gotika katedralo de Naŭmburgo, kaj ŝia vizaĝesprimo estas tia mondofora kaj fascina, kia tiu mirinda pramejo. (HGK)




Uta kaj Ekkehard (fotoalbumo)

https://www.test.ipernity.com/doc/cezar/album/252322


https://cezarfotoj.blogspot.com

https://cezarfotoj.blogspot.com/