Hans-Georg Kaiser
Semajno de nelaboremulo
Tag' lundo estas aĉa tag',
ne tag' laŭ mia gusto.
Kaj mardo estas servotag',
do ne la tag' de l' justo.
Merkredo estas laŭ diet'
kaj jaŭd' eĉ pli malplaĉe.
Kaj, se ne estus la vendred',
mi malsaniĝus aĉe.
Sabate pigras mi ĝis manĝ'
por posta dormprofundo.
Kaj se alvenos la dimanĉ',
minacos min jam lundo.
http://cezaroriginaloj.blogspot.de/
Sign-in to write a comment.