Hans-Georg Kaiser
Glorata estu la vino
(pri eterna ĝojserĉanto)
Rifuĝejo drinkejo,
vin mi baldaŭ eniros
kaj elire deliros.
Kelo, kelo, vinkelo,
vi min suĉe entiras,
mi pri tio ne miras.
Vino, vino, vinejo,
vinon vi ne ŝparadu,
Ĝi dikstrie paradu!
Kelo, kelo, vinkelo,
kiom ajn, vi eĉ famus,
vin sen vin' mi ne amus!
"Hela vin" , mi spirdiras –
se englasas la suno,
dum brilado de Luno.
En vi, taga drinkejo,
en vi, nokta vinkelo,
min salutas botelo.
En vi, nokta brandejo,
en vi, taga glutejo,
min brakumas fi-feo.
Kvankam am' en mi estas,
ĝin edzino ne testas,
nur la glut-feo restas.
Se botelo ĉemanas,
mia vivo ne vanas,
mi anime pli sanas.
Vinoj, vinoj – vinejoj,
orminejoj ne estas,
ĉar drinkeje mon' restas.
Estas ver' en la vino,
mi jubile ekkantas,
se lanternfostoj vantas.
Mi ne grumblus pri tio,
se min vekus polico,
sur l' herbej' ĉe l' bedvico.
cezaroriginaloj.blogspot.de
Sign-in to write a comment.