Triopo de O' Neil (kun ties permeso)



Hans-Georg
Kaiser

TRIOPO


Triopo sen
devgalopo
sin instigas
al cerbum'.

Mi demandas
min dum stopo,
ĉu mi estas
publikum'?

Ĉu mi la mal-
dekstra estas,
kiu la duopon
testas?

PS: Mi spontane verkis kaj poste iom pliampleksigis la poemeton por la kolor-orgia belega akvarelo de Jim O'Neill.

https://cezaroriginaloj.blogspot.com/