Pigoj perceptas sin mem en speguloj
Pigoj perceptas sin mem en speguloj. Per tio ili montras kognajn kapablojn, kiujn ĝis tiam povis montri nur homoj kaj homsimioj. Tion pruvis sciencistoj ĉirkaŭ la psikologo Helmut Prior de la universitato Frankfurto. Ili kroĉis rekonilon al korpoloko de pigoj, kiujn la birdoj
ne povis vidi. Sed en la spegulo la pigoj malkovris la rekonilon - kaj provis ĝin atingi per sia beko. (PLoS Biology, online) La sciencistoj konkludas el tio, ke la pigoj ekkonis la spegulbildon kiel bildon de si mem. Laŭ ĝistiamaj esploroj por la kapablo de memrekono estas necesa la tielnomata neokortekso, jen regiono de la cerbo, kiu precipe estas evoluinta ĉe la homo. Sed birdoj ne posedas neokortekson. Ke la pigoj tamen kapablas ekkoni sin mem en la spegulo, montras laŭ la sciencistoj al ni, kiel fleksebla estas la evoluo. La kogna evoluo evidente povas okazi en apartaj manieroj.
tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
PS: Nu, eĉ plantoj estas inteligentaj estaĵoj, havas kognajn kapablojn, kaj eĉ ĉe la homoj ne certas, ĉu la tuta penslaboro faras nur la cerbo aŭ ankaŭ aliaj nervoregionoj en la homa korpo. (HGK)
https://popularscienco.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.