Hans-Georg Kaiser: Utila imago (prozpoemo)
-
Hans-Georg Kaiser
Utila imago
Imagu,
ke vi sidas en domo malnova
sur trivita pluŝsofo
ka…
-
28 Jan 2015
Ludmila Jevsejeva: Infanoj desegnas (rimpoemo) + Jevsejeva: Enigmo (rimpoemo) + Jevsejeva: Leontodo (rimpoemo)
-
Ludmila Jevsejeva
Tri rimpoemoj
Infanoj desegnas
Desegni…
-
23 Jan 2015
See all articles...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
664 visits
Koffi Doumegnon: Tamtamo (prozpoemo)
Koffi Doumegnon
Tamtamo
Afrika tamtamo, vi kundancigas nin,
vi, kiu anoncas al ni bonajn novaĵojn,
vi ankaŭ, kiu anoncas la malbonajn
novaĵojn al ni;
estas vi, al kiu mi parolas.
Tamtamo por la semotempo
miksita kun la ardaj ritmoj
kaj la dolĉaj kantoj de l' kokoj,
vi, kiu metas la ĝojon en la korojn
de la homoj;
mi vin salutas.
Vi, tamtamo, tamtamo,
kiam vi venas kun la funebra tembro
kiel la blekado de otuso
por anonci la morton,
ĉiuj afrikanoj ploras.
Tamtamo, tamtamo skulptita el tiu
beninda arbaro,
tiu esenco, kiu faras la famecon de nia
kontinento.
Vi por la velkemaj kaj sopiremaj ritmoj,
vi, kiu estas plena je gracio,
Mi vin dankas sincere.
Vi, tamtamo, kiu vidis mian praulon
naskiĝi.
Vi, kiu pensigas ankaŭ ĉiujn niajn mortintojn,
vi estos ĉiam la sama,
vi neniam estingiĝos.
detajpis D. Kaiser
PS: Donjo kaj mi iomete korektis la tekston, sed nur gramatike, tute ne enhave. Ni trovis ĝin en la gazeto „Laŭte“ (numero 117 de majo-junio el 1995). La originala teksto troviĝas en la togolanda E-gazeto „ONDO da VERO“, n-ro 4 (cez).
Gloso: otuso = longorela strigo
cezarkulturo.blogspot.com/2017/05/koffi.html
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter