Jevgeni Jevtuŝenko
Ĉu la rusoj celas al milit‘?


Ĉu rusoj celas al milit‘,
al kampoj, kies infinit‘
silente kuŝas antaŭ vi?
Demandu do pri tio ĉi.
Demandu filojn de luktul‘
dormanta nun sub la betul‘
en la eterna tomba lit‘,
ĉu rusoj celas do,
ĉu rusoj celas do,
ĉu rusoj celas al milit‘?

Ne nur por sia hejma land‘
li falis – glora batalant‘,
sed por ke homoj en futur‘
feliĉe dormu kun plezur‘.
Demandu tiujn, kiuj vin
sur Elbpont‘ borde ĉe la fin‘
brakumis frate kun konfid‘.

Ĉu rusoj celas do,
ĉu rusoj celas do,
ĉu rusuoj celas al milit‘?

Ni militiste lertas, jes,
sed ni ne volas ke sen ĉes‘
soldatoj falu en batal‘
sur nia tero pro fatal‘.
Vi turnu vin al rusa in‘
aŭ al edzino aŭ patrin‘.
Demandos ŝi kun sia id‘:
Ĉu rusoj celas do,
ĉu rusoj celas do,
ĉu rusoj celas al milit‘?

Ekscios knab‘ kaj veteran‘
kaj laborist‘ kaj kamparan‘,
teranoj ĉiuj sen hezit‘:
ĉu rusoj celas do,
ĉu rusoj celas do
ĉu rusoj celas al milit‘.

Elrusigis K.Gudsev
kaj modifis iom Hans-Georg Kaiser


PS: Dick Gaughan: Think again (laŭ la poemo de Jevtuŝenko
)




cezarmuziko.blogspot.de/