Frederiko de Logau
Eksigitaj soldatoj
Vermoj enkonscie
Vestotruoj ĉie.
Ofta seksperforto
Id-necert', senpovo.
Nek ĉeval’ nek bovo,
eĉ ne pan’ en sako
kaj ne mon’ en pako:
jen pag’ de ekssoldato.
Kien iris do la predo?
al fremdulo laŭ posedo
kaj al ties vant' post cedo.
tradukis Hans-Georg Kaiser
Friedrich von Logau
Abgedankte Soldaten
Würmer im Gewissen
Kleider wol zerissen
Wolbenarbte Leiber
Wolgebrauchte Weiber
Ungewisse Kinder
Weder Pferd noch Rinder
Nimmer Brot im Sacke
Nimmer Geld im Packe
Dies haben mitgenummen
Die vom Kriege kummen
Wer dann hat die Beute ?
War so immer, ist so heute
Immer eitel fremde Leute.
Rimarkoj
Frederiko de Logau mortis je la 24- de julio en la jaro 1655. Do ne multo ŝanĝiĝis, plu oni perfortas kaj seksperfortas en militoj. Plu la soldatoj fine havas la cikatrojn, kaj ne la generaloj. La soldatoj enspezas nun eble parte iom pli da mono. Sed por kio tio utilas, se ili ekz. revenas hejmen el Afganistano aŭ el kiu ajn alia loko de la mondo kun traŭmo aŭ kiel kripligitoj aŭ en ĉerko? Se ili efektive revenas.
La grasan predon ankoraŭ nun faras la aliaj, la pli senskrupulaj, tiuj, kiuj, kiel iam la armilfabrikanto Krupp sendas siajn armilojn al diversaj nacioj, do ekz. ankaŭ al la "arc-malamika" Francio, por ke la soldatoj en la servo de la kapitalo mortbatu sin kiel eble plej kruele kaj antaŭ ĉio profitige.
Sed la esprimita fakto, ke soldatoj estas murdistoj, kiel Tucholsky tion esprimis, estas en Germanio plu kontestata de la juĝistoj kaj de la plej multaj politikistoj. Evidente la sodatoj estas plu bezonataj.
La poemo de Logau kaj la pentraĵo de Otto Dix montras, ke la soldatoj ne estas nur murdistoj, sed ankaŭ viktimoj de la militoj. La fama pentristo Dix mem estis soldato en mondomilito I kaj sendis de la tranĉeo leterojn en Esperanto hejmen, por ke oni ne povu tiel simple cenzure kontroli ilin. Pro propraj spertoj li malamegis militojn. (HGK)
https://cezartradukoj.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.