B.Traven
Dinamitkartoĉo
Kelkaj indiĝenaj laboristoj laborintaj en la minejoj de Chihuahua kaj vagadantaj nun en la antaŭa loko de la urbo, iutage kverelis pri la efikeco de la dinamitkartoĉoj, kiuj estas uzataj ĉe la eksplodigoj de la ŝtonamasoj. La plimulto interkonsentiĝis pri tio, ke la efiko al la homa korpo estas nepriskribeble detruiga; kelkaj malmultaj male asertis, ke la efiko nur al ŝtonamasoj plene montras sin, dum ĝi kontraŭe al la homa korpo preskaŭ devas esti nomata nedanĝera.
Kiam interkonsentiĝo pri tio ne povis esti atingita, proponis sin la prezentanto de la „nedanĝera efiko“ pruvi je sia propra persono la ĝustecon de sia opinio.
Ne daŭris longe ĝis kartoĉo estis havigita, oni surmetis la prajmon kaj alpendigis la meĉon. La kuraĝa batalanto por sia konvinko, tamen ankoraŭ lasis prisvati sin de la kontraŭa partio esti atentema, ĉar ja eventuale eblus, ke la plimulto pravas, kaj estus ja tre domaĝe, se li ne povus konvinkiĝi persone, ke li malpravas, por povi tiri por sia estonteca vivo instruon el tio. Li fine eĉ akceptis tion kaj iris kun la aro de la kverelemaj kamaradoj al ŝtona anguldomo. Post kiam la „efikecosupozantoj“ retiriĝis al respektema distanco, la viro iris al la angulo, ekbruligis la meĉon kaj tenis la kartoĉon kun la dekstra mano preter la domangulon.
Kelkajn momentojn poste ektremis la tuta urbo. La loĝantaro, timante tertremon aŭ mineksplodon, rapidis sur la straton. Kiam ili vidis, ke temas nur pri du angulaj dommuroj, kiuj renversiĝis je neklarigebla maniero, ĉiuj retiriĝis en sian kvietan domvivon.
La amikoj de la viktimo fervore eklaboris. Ili forprenis la ŝtonrompitaĵojn de ambaŭ muroj por konstati, kiu partio pravas, ĉar tio ne estis decidita ĝis nun. La efikeco al ŝtonamasoj estis ja neniel kontestita de unu el la partioj. Kaj prave, post kiam ili estis ŝovelintaj dum certa tempo, elrampis la nekredanto tute trankvila kaj kun la mieno de viro, kiu estas prava, kaj li skuis la ŝtonrubon de la vestoj.
Tute kompleta li vere ne estis plu. Sed tion li ja ankaŭ ne asertis antaŭe, ke tio estos tiel. Ĉiukaze lia dekstra mano estis forŝirita ĝis duono de la antaŭbrako. Sed tio ne tre ĉagrenis lin. Li postulis, ke oni nun serĉu ankaŭ la manon, por ke oni povu vidi, ke ĝi ne estas tro damaĝita. Sed de la mano troveblis nenio.
„Kaj mi diras al vi tute definitive“, tiel la kverelo tuj denove ekis, „ ne estis la kartoĉo, kiu forŝiris mian manon. La kartoĉoj estas absolute nedanĝeraj. Estis la prajmo; ĉar tio, kion la malindaj fabrikistoj tie enmetas, oni scias neniam. Ili estas ĉiuj mensogantoj kaj trompistoj.“
La indiĝeno pli poste neniam bedaŭris, ke li fordonis manon de si. Anstataŭ la mano li ricevis feran hokon, laborhokon. Sed li neniam laboris per ĝi, sed fariĝis per tiu hoko unu el la plej timigataj batistoj inter la laboristaro, kiuj renkontis lin kun timo, jam preskaŭ respektege, kaj ili sentis sin kvazaŭ flatataj rajti plenumi liajn dezirojn.
tradukis Klubo Karapaco (Frank Vohla, Dorothea & Hans-Georg Kaiser)
lingve kontrolis Vladimir Türk
el B.Traven: Erzählungen (Rakontoj), Band 1 (vol.1) , Verlag (eldonejo) VOLK und Welt (Popolo kaj mondo), Berlino 1968
https://traven-esperanto.blogspot.com/
http://www.karapaco.de/u/tekstoj.html
Sign-in to write a comment.