http://www.satesperanto.org/Inoj-fortaj-kaj-inoj-de-forto.html



Aleksander Ĉernov
Busa veturo


La busa veturo-
Plena plezuro.
Kvazaŭ veluro
La vojo natura.
La rada murmuro -
ŝosea poluro.
Ĉiela lazuro
kaj nuba konturo.
Agrikulturo,
kastela konturo
kun turo.

Nenia teruro
Kaj gaja humuro.
La kalemburo
pri ina figuro
kaj manikuro
kun luksa poluro,
bela femuro,
kaj in-aŭguro.
En manoj broŝuro,
literaturo,
karikaturo....