Cezar
Intrigantoj
Se vi la kanajlojn ŝatas,
via viv' malbone statas.
Intrigantojn ne favoru.
Maliculojn ne adoru.
Malbeligas la fieco,
tiu galo kontraŭ deco.
Se vi tias, kalumnias,
eĉ ne koko pro vi krias.
Kvankam tio saĝe ŝajnas,
kaj profito kiom ajnas,
vi finfine tamen solus,
eĉ, se vi armilpetolus.
Ec se iu klan' aplaŭdas
kaj vin glorokante laŭdas,
restas vi por mi trompisto
aŭ stultulo aŭ faŝisto.
Afablulo tamen spitas,
se banditoj ĝin agitas.
Ne trompkaptu do favoron.
Serĉu nur animtrezoron.
Iru kun honestaj homoj,
iru al malfermaj domoj.
Lasu vin ne plu konfuzi
kaj neniam plu misuzi.
Se vi la friponojn ŝatas,
via viv' malbone statas.
Intrigantojn ne favoru.
Maliculojn ne adoru.
Sign-in to write a comment.