Informejo de klubo Karapaco
Karaj legantoj,
ni ĵus aktualigis ĉiujn blogerojn kaj aktualigis ĉiujn ligojn, ankaŭ la kapvortliston kun la enhavoj, kiun vi trovos en la startpaĝo ĉe "pages". Do, ne plu okazos aŭ apenaŭ plu, ,ke vi klakos vane en iu rubriko. De nun vi trovos ĉion, kion vi serĉos, senprobleme. Se tamen io ne funkcias, tuj informu nin! (Kiel vi certe scias, la preskoboldo dormas neniam, li estas sendito de l' diablo por ĝeni nin ĉe la laboro, sed kiel ajn li penos, ni ĉiam penos pli!)
informejo de klubo KARAPACO
La blogo estas kreita de ni, por ke vi, leganto, pli bone trovu la fadenon en nia grandega labirinto de tekstoj, fotoj kaj pentraĵoj. Komparu nian informejon kun helpema ŝildaro, kiu montros al vi la vojon al ĉiuj niaj tekstoj kaj bildoj. Kaj speciale la vojojn al tio, kio vin plej interesas je nia multflanka agado. Vi helpe de la informejo rapide trovos ĝin. (cez)
Sign-in to write a comment.