http://cezarfotoj.blogspot.de/2014/06/morto-foto.html




Cezar
Morto


Morto estas malgrabla ulo, sed ĉie ĉeestanta kaj certe nia lasta vizitanto. Kiam mi promenis en Eisenberg en Turingujo, ĉar mi tie devis viziti ortopedon, mi vizitis poste barokan preĝejon kaj tie oni informis min, ke la mirinde belan preĝejon konstruigis iu demona duko, kiu estis interesa ulo el la tempo, kiam la rozkrucanoj ankoraŭ serĉis la ŝtonon de l' saĝuloj; ankaŭ tiu ulo serĉis ĝin kaj oni diras pri li, ke li nokte iris kun torĉo sola tra la parko aŭ laboris ĝismatene en sia kemia laborejo, kaj ke li havis amatinojn, kiuj ne devis timi la komparon al la pala Ligeia de E.A.Poe. Nu, la tempkunuloj ŝajne eĉ timis lin. Sed certe li estis tre brava ulo, kiu kaŝis sin nur post demona masko. Kiam iu damo en la preĝejo rakontis pri li, mi eksciis ankaŭ, ke de li ankoraŭ ekzistas konsiderinda kolekto kun multaj okultaj bildoj, objektoj ktp., en la urba muzeo. Nu, kaj mi kompreneble ne povis preterlasi la okazon studi la kazon en la muzeo persone, kvankam ĝuste tiu tago estis bakforne varmega. Do, mi iris tien - akompanate de la protestoj de Donjo - kiu tute ne estas okultemulino - kaj mi faris tie kun fascino kelkajn bonegajn fotojn de la kolekto. Unu el la objektoj estis Morto kun la torĉo. La foton mi poste helpe de Picasa fremdigis, por tiel iom vivigi la ne tre bonkvalitan foton. Nun mi estas tute kontenta pri mia "Morto", kiu estas fakte kunlaboro kun la stranga duko.