Fantomas kiel glitkuranto
La fantomecan Fantomas el fama franca filmserio mi renkontis en vintro en la parko de la vilaĝo Windischleuba kun akvokastelo, tie, kie mi tre volonte fotas, ĉar mi ĉiam renkontas ion novan tie. En la kastelparko jam promenis parenco de la mensogobarono Munkhaŭseno - nomata Borries de Münchhausen. Li estis benata poeto kaj bienulo kaj la posedanto de tiu akvokastelo, do de la kastelo ĉirkaŭata de akvotranĉeo. Kaj tie la infanoj kaj la gepatroj volonte glitkure faras siajn piruetojn sur la glaciiĝinta akvo. Ĉe tiu petolema senkulpa kaj ĉarma plezuro ekestis la "renaskiĝo de FANTOMAS.
Mi esperas nur, ke li ne denove faros stultaĵojn kaj ĉifoje eble eĉ en mia proksima rava hejmurbo Altenburgo. Kaj se tamen jes, li hantu ĉifoje la urbestraron de la urbo kaj ne naivajn junajn damojn aŭ eble eĉ min kaj mian edzinon. Ke mi dokumentis la renaskiĝon, la fantomo certe pardonos al mi, bone sciante, ke neniu "kredos" al mi.
Pro mia artifika dekstra genuo mi mem ne povas bone glitkuri plu, tial mi almenaŭ observas la feliĉajn homojn, kiuj ankoraŭ mem povas fari tion sen cerbumo. Nu, ankaŭ mi estis tia, entuziasma sketulo. Nu, ĉio havas sian tempon. Sed, se mi ne plu povus foti scivole, mi prefere mortus.
Sign-in to write a comment.