Ossip Mandelstam
Ankoraŭ ne
Ankoraŭ vi ne estas morta kaj ne sola,
tiom longe, kiom vi ĝuas kun la amikino
Senkopeko la vastojn de tiuj ebenaĵoj,
la neĝstormon, la fridon, la nebulon.
En lukso-mizero aŭ ege povra kiel almozpetanto,
vi vivu trankvile kaj en konsolo.
Benataj estas la tagoj kaj la noktoj,
kaj senkulpa la dolĉa tono de la peno.
Senfeliĉa estas tiu, kiun timigas, kiel ties ombro,
la bojado de la hundoj, kaj kiun falĉas la vento;
kompatinda estas tiu, kiu mem apenaŭ vivanta plu,
iras al la ombro por peti almozon.
PS:
Tiun poemon verkis Mandelstam en januaro de la jaro 1937. Li naskiĝis en 1891 en Varsovio kaj mortis en decembro de la jaro 1937 en la "arkipelago Gulago", en koncentrejo en Vladivosto, kie li vivis kiel punkaptito pro mokpoemo pri Stalin. La tragiko de la poemo estas interalie, ke Mandelstam ŝajne jam mem divenis, ke li ne vivos longe plu.
Kiel eblis en tielnomata socialisma lando, ke homoj tiaj, kiaj Mandelstam, do verkistoj kun granda kapablo, devis morti pro mokpoemo aŭ ĉar ili estis judoj? Kiel eblis tiu perversigo de la ideo de l' socialismo, tiu demando ankoraŭ nun persekutas min en miaj mornaj pensoj... kiel eblis ke tia bona ideo povis morti sub la manoj de tiaj trompistoj kiaj Lenin kaj Stalin? Kial ĝuste ilin elektis la sorto por fuŝi ĉion ĉi? Kial homoj tiaj, kiaj Mandelstam devis morti en Sovetunio, kvankam tiu lando gloras la verkiston Dostojevskij ankoraŭ nun? (Ankaŭ li estis kaptito en Siberio pro ribelemo.) La historio estas plena de falkaptiloj kaj de strangaĵoj, kiuj apenaŭ klarigeblas de honesta humanisto... same mi ne komprenas, kial tiuj, kiuj respondecas por tiaj tute ne necesaj "viktimoj" ankoraŭ nun parte plu regas en Ruslando? Por kompreni tion oni devas esti certe ruso, almenaŭ mi trovas neniun kontentigan kaŭzon por tio. Kaj mi ankaŭ ne plu "kredas" pri la ekonomia fatalismo de Marks kaj Engels, ili eraris, kaj Bakunin, kiu antaŭdiris tiun ŝtatsocialisman katastrofon, tute pravis. Almenaŭ unu homo, do Bakunin, jam divenis ke la ŝtata socialismo detruos la socialismon, socialismo laŭ li ne de supre sed nur de sube realigeblas. La komunista Manifesto entenas la frazon: "La liberigo de la laboristoj povas esti nur la verko de laboristoj mem". Mi aldonas: " ... kaj ne de iuj glorrriĉaj gvidantoj, kiuj neniam en sia vivo efektive laboris en fabriko."
PSS: La poŝtkarto ekestis post la murdigo de Mandelstam, jen plua absurda ŝerco de l' historio. Kial ili faris tion? Mi ne scias...
Mi prenis la poemon el la gazeto "Nova Germanio" (27./28.03) kaj tradukis laŭ la germana versio de Rainer Kirsch. (Cez)
Bona ideo neniam vere mortos, iam ĝi estos realigita. egale kiom ofte oni fuŝos ankoraŭ la aferon:). Iam la danco pri la ora bovideto finiĝos! Jen ne mia espero, sed mia certo!
Kun vere soveta saluto, Cez!
Sign-in to write a comment.