http://cezartradukoj.blogspot.de/2014/05/gunter-kunert-mensogantoj.html



Günter Kunert
Mensogantoj

Kion la mensogantoj ne pripensis, estas, ke iliaj mensogoj ne simple estas la malvero, sed ke ili mem per mensogoj dissolviĝas. La dissolvo relativigas ĉion laŭvorte aluditan kaj konfuzigas fine la mensogantojn, por kiuj ( kiel por ĉiu) validis la mezurilo de la vero, laŭ kiuj la mensogoj devis esti faritaj kaj aranĝitaj: Nun kompreneble, sen kontraŭpezo, ili kreskas nemezureblen kaj perdas sian fidindecon tute – ĉar fidindaj ili devas esti. Oni ne metus mensogojn en la mondon, se tiuj tuj rekoneblus kiel tiaj, kion ili nun tamen estas, per nenio alia krom la necerteco de la mensogantoj, kiuj vidas fuĝi sian bazon – simile al la sorto de la ateisto, kiu devos malsukcesi, se la kredo pri Dio fariĝos tro malgranda.


Tradukis Cezar el : Konciza priskribo de momento de la eterneco = Kurze Beschreibung eines Momentes der Ewigkeit