Erik Pac'
Regolibero

Diri ke ĉi tie regas libero
estas ĉiam eraro
aŭ ankaŭ mensogo:
Libero ne regas


trad. Hans-Georg Kaiser


Erich Fried
Herrschaftsfreiheit


Zu sagen "Hier herrscht Freiheit"
ist immer ein Irrtum
oder auch eine Lüge:
Freiheit herrscht nicht

Rimarkoj

Mi iom dubas pri tio, ĉar libero estas ĉiam ligita al certa afero. Mi estas libera de io aŭ por io. En la rilato mastro kaj servisto, la mastro estas relative libera de la servisto, sed la servisto ne de la mastro. Libero, kiu regas ion, ne plu estas libero, sed io alia. Krome abstrakta vorto ne povas regi. Regas nur homoj aŭ bestoj aŭ eventuale eĉ plantoj, sed ne abstraktaĵo. Tamen ĝustas, ke la libero regi ion inkludas ĉiam la malliberon de regato. La libero regi ion estas la sama kiel la libero subigi ion. Kaj tute missenca estas la esprimo popolregistaro; kiun la registaro regu, se la popolo decidas ĉiujn ŝtatajn kaj neŝtatajn aferojn? Do, la esprimo demokratio, popolregado, estas jam dekomence absurda afero, eĉ ĉe la malnovaj grekoj, ili solvis la problemon de la regado per tio, ke ili faris el sklavoj nehomojn, laŭvorte "moveblan posedon". Nu, kaj tio, kio estas nek homo nek besto, oni povas regi kaj skurĝi sen konciencriproĉoj, sed ne mortbati laŭplaĉe, ĉar la mortigado de sklavo estus nepardonebla peko kaj stultaĵo, sklavo estis ja valora varo, kaj tian valoraĵon oni ne mortigu, ĉu ne?

Krome, sen laboristoj estus nek pantalono nek vino nek laŭrokrono nek iu alia produkto. Kiu faru la laboron, se ne laboristoj (sklavoj)? Ĉu eble la mastroj? Tio ne funkcius....manaĝeroj kutime eĉ ne scias kiel bati najlon en vandon, kaj des malpli ili kapablus labori entute permane...skribilon ili povas teni aŭ alie uzi, certaj ŝtatoficistoj povas eĉ subskribi mortkondamnojn... sed efektive korpe labori, ĉu? Mi tre dubas pri tio... (HGK)


https://cezartradukoj.blogspot.com/