Veselin Hanĉev
Gulivero
Mi estas Gulivero
en la lando de viaj malgrandaj manoj.
Kun dek malgrandaj blindaj liliputanoj
vi akceptas min, amatino!
Kun dek malgrandaj blindaj liliputanoj
vi ĉirkaŭbrakas min, amatino.
Kun dek malgrandaj blindaj liliputanoj
vi gvidas min,
vi lulas min,
vi enkatenigas min
per dikaj ŝnuroj el hararo.
Dek malgrandaj liliputanoj
kuras super trans min
kaj mian koron,
li penetras en miajn sekretojn,
kaj el la steloj en miaj okuloj
ili faras gajajn etajn lanternojn.
Karaj nanoj!
Malbenitaj nanoj!
Sed mi estas pli blinda ol ili,
Sed mi estas pli malgranda ol ili.
Mi ne plu povas leviĝi.
Mi forgesas,
ke mi devas serĉi la landojn de l' gigantoj.
Mi estas Gulivero
en la lando de viaj malgrandaj manoj,
amatino...
laŭ germana traduko
de Irene Dublewa
Sign-in to write a comment.