foto de Vikipedio
Hungara gulaŝo kun acida brasiko
Por kvar personoj
Ingrediencoj
- 300g da porkoviando
- 300g da bovaĵo
- 1-2 ajlobulberoj
- 2 supk da porka graso
- 1/2 l da varmega buljono
- 1/2 taso da ruĝa vino
- 2 legomaj paprikoj
- 1-2 tomatoj
- 4 cepoj
- 1-2 tek da rozpaprika pulvoro
- 1/2 kulereto da nemuelita karvio
- 500g da acida brasiko (saŭrkraŭto)
- 1 supk da faruno
- 0,2 l da acida kremo
- salo kaj blanka pipro
Preparoj
Purigu la viandon kaj senakvigu la viandan supraĵon per suĉpapero. Distranĉu la viandon en kubutojn. (ĉirkaŭ 3 centimetroj)
Senŝeligu la cepojn kaj la ajlon, haku ilin en malgrandajn pecetojn. Purigu la legompaprikojn kaj tomatojn kaj distranĉu ilin en pecetojn.
Varmegigu la porkan grason en granda alta pato kaj forte rostu la viandon ĝis ekestas bruna krusto.
Aldonu la cepojn, la ajlon, la paprikon kaj la tomatojn kaj kunrostu ilin ĝis ili aspektas vitra.
Surverŝu la ruĝan vinon.
Post forvaporiĝo de la likvaĵo spicu per la paprika pulvoro kaj karvio la viandon kaj la legomojn, aldonu la acidan brasikon (la saŭrkraŭton) kaj la buljonon.
Miksu ĉion, fermu la paton per kovrilo kaj stufu la gulaŝon sur malgranda flamo 40 minutojn.
Per kirlkulero miksu la farunon kaj la acidan kremon en taso kaj verŝu la miksaĵon sur la gulaŝon, softe kuiru ĉion ankoraŭ dum kvin minutoj.
Spicu per salo kaj blanka pipro.
Konsilo
Bongusta aldonaĵo estas knedlikoj aŭ terpomoj. Krome mi rekomendas verdan folian- aŭ cikorian salaton. Biero helpas bone digesti ĉion.
Bonan apetiton deziras Donjo!
Sign-in to write a comment.