Laŭdo de l' komunismo

teksto:
Bertolt Breĥt
muziko: Hanns Eisler

kantisto: Ernst Busch


Ĝi estas prudenta, ĉiu komprenas ĝin. Ĝi estas simpla.
Vi ja ne estas ekspluatisto, vi povas kompreni ĝin.
Ĝi estas bona por vi, informu vin pri ĝi.
La stultuloj nomas ĝin stulta, kaj la kotuloj nomas ĝin kota.
Ĝi estas kontraŭ la koto kaj kontraŭ la stulteco.
La ekspluatistoj nomas ĝin krimo.
Sed ni scias:
Ĝi estas la fino de la krimoj.
Ĝi ne estas freneza, sed
La fino de l' frenezo.
Ĝi estas ne kaoso
Sed la ordo.
Ĝi estas la simpla
Kiu malsimple fareblas.

tradukis Hans-Georg Kaiser

Rimarkoj

Certe tio estas ĝusta, ke la komunismo laŭdindas - se ne temas pri la falsa komunismo de Mao, de Lenin aŭ de Stalin, de kiu Brecht ricevis eĉ Stalin-premion, Tamen: Stalin ne tre fidis al Brecht kaj estis kontenta, kiam Brecht post vizito rapide forlasis Ruslandon.

La komunismo ne estis novdata, sed jam ekzistis en prakristanaj komunumoj, kaj certe jam antaŭe. Eĉ en la prasocio ekzistis frua kruda formo de ĝi. Komunismo estas por mi socio, en kiu la homoj komune laboras kaj festas, en kiu ne ekzistas ekspluatistoj, do ankaŭ ne kapitalistoj aŭ partibonzoj, kiuj vivas koste de la aliaj, jen socio plena de solidareco inter la homoj, do socio en kiu oni eĉ ne parolas pri libero kaj justeco, ĉar mallibero kaj maljusteco ne jam aŭ ne plu ekzistas kaj la vortoj mem fariĝis fremdvortoj. La komunismo en tiu senco estas por mi grandioza tuthomara afero, idealo, de kiu oni neniam delasu, egale, ĉu ĝi estas realigebla iam aŭ ne. Homoj bezonas celon, por kiu indas vivi. Por vivteni la kapitalismon, mi ne volus vivi, estus hontego. Nu, kaj en tiu senco mi akceptas la poemon de Brecht, kvankam mi scias, ke li mem estis tre kontraŭdira homo. Jen viro kun aŭtokrataj tendencoj, kiu ne ŝatis la kaoson, kvankam ĝi, aŭ la anarkio, estas la plej alta ŝtupo de la ordo:) Mia idolo Brecht ne estas, kaj mi ŝatas la junan Brecht pli ol la maljunan. Pro multaj kaŭzoj. Tio estas malica de mi, mi scias, sed kion fari? La juna Breĥt estis geniulo, kaj la maljuna Breĥt estis tre kontraŭdira, parte cinika, parte orgojla, parte mormona, parte diktatorema, sed parte ankaŭ pli saĝa ol la juna.

Cetere: Mi verkus la poemon tute alie. Por mi la komunismo ne estas unuavice prudenta, ĉar jam la francaj enciklpedistoj asertis esti tiaj, preskaŭ ĉiu el ili estis framasono, sed jam ĉe ili prudentado estas nur certa penssporto sen tro da vivkonsekvencoj.

La komunismo estas necesa utopio, kiu tiom longe hantos la homojn, ĝis ili iam realigos ĝin, ĝis nun tio ankoraŭ nenie fine sukcesis. Impresa estis la provo de la taboritoj en la ĉeĥa urbo Tabor, en la tempo de la husitoj. Tie la komunismo ekzistis sen mono eĉ dum sepdek jaroj, poste el Tabor fariĝis agresiva milita komunumo kun klanĉefoj, ĉar la taboritoj devis defendi sin kontraŭ siaj multnombraj malamikoj.

Por mi komunismo kun gvidantoj estas tretmina tereno tute ne irebla, ja paradoksa! Tiel, kiel nigra ĉevalo, kiu laŭdire estas blanka.) Krome la komunismo je daŭro nur mondvaste aŭ tute ne realigeblos, kaj ĝi devos esti la verko de la ekspluatita homaro mem, ne de iuj trompistoj, kiuj asertas prezenti la laboristojn de la mondo, kaj tamen havas pli da privilegioj ol ili. (HGK)





Lob des Kommunismus


Text: Bertolt Brecht;
Musik: Hanns Eisler
Sänger: Ernst Busch


Er ist vernünftig, jeder versteht ihn. Er ist leicht.
Du bist doch kein Ausbeuter, du kannst ihn begreifen.
Er ist gut für dich, erkundige dich nach ihm.
Die Dummköpfe nennen ihn dumm, und die Schmutzigen nennen ihn schmutzig.
Er ist gegen den Schmutz und gegen die Dummheit.
Die Ausbeuter nennen ihn ein Verbrechen.
Aber wir wissen:
Er ist das Ende der Verbrechen.
Er ist keine Tollheit, sondern
Das Ende der Tollheit.
Er ist nicht das Chaos
Sondern die Ordnung.
Er ist das Einfache
Das schwer zu machen ist.

Ni citis laŭ Ernst Busch: La sankta milito - paco al la mondo.

https://cezarmuziko.blogspot.com/