http://cezartradukoj.blogspot.de/2014/03/ernst-herbeck-la-songo-rimpoemo.html




Ernst Herbeck
La sonĝo


La rev' estas paper'
la sonĝ' nur noktreg'
Sed jen pordist'
malfermist' de l' pordeg'

La rev' estas la lum'
la mort' estas in'
la tag' estas rev'
kaj la arbo la rev'.


tradukis Cezar

PS: Mi sekvas ĉiam al la enhavo de la traduko, eĉ se ŝajna misrimo rezultiĝas. (revo -revo) La poemo estas sorĉa diro, kaj ne unuavice poemo, ĝi intence ne estas laŭregula,. sed kontraŭregula, iom stranga aŭ mistera, tia, kia la stato de homo, kiu meditas pri revoj kaj realeco. Kiel ajn, mi persone supozas, ke la edzino de la revanto mortis en akcidento, blindigita de akra lumo, ĝi kunpuŝiĝis kun arbo, sed tion la poeto ne urse elkrias, sed tre delikate aludas, ĉar li ne eltenas tiun veron, eble li eĉ mem kaŭzis la akcidenton. Pri tio, pri io nedirebla do temas...ne pri perfekta kaj cetere ofte ege enua verstintilado. Kompreneble mi regas ankaŭ tiun metion kiel verstintila poeto, sed mi preferas esti fidela tradukisto, ne glatiganto de teksto, fidela tradukisto! Ne purigisto de poemoj.

Ernst Herbeck
la Sonĝo


La revo estas papero
la sonĝo estas nur nokte
tiam venis la pordisto
kiu malfermas la pordegojn

la sonĝo estas klara lumo
morto estas la virino
la tago estas la revo
kaj la arbo estas la revo

tradukis Guglo-tradukmaŝino

PS: La Guglo-maŝino tradukis proze tre bone, mian aplaŭdon! (cez)



Ernst Herbeck
Der Traum


Der Traum ist ein Papier
der Traum ist nur Nacht
da kam der Pförtner
der die Tore aufmacht

der Traum ist klares Licht
der Tod ist die Frau
der Tag ist der Traum
und der Baum ist der Traum