Hans-Georg Kaiser
Amiko



(fablo)

Unue li estis la amiko de la edzo. Tiam la edzo prezentis lin al sia edzino. La edzino kaj la amiko amikiĝis. Kaj tiel la amiko fariĝis ilia amiko.

Sed baldaŭ li estis nur plu amiko ŝia, dum la edzo ankoraŭ supozis, ke la amiko estas ilia amiko. Kiam la edzo rimarkis fine la eraron, la edzino estis amikema jam nur al la amiko. Kaj fine ankaŭ ties edzino.

La antaŭa edzo de tiam ne plu estis la amiko de la nuna edzo. Kaj la iama amiko pensis ofte pri la agrabla tempo, kiam li ankoraŭ estis nur la amiko de sia nuna edzino.

En gastejo li konatiĝis al nova amiko. Post certa tempo li konatigis lin al la edzino kun la espero, ke ŝi denove ŝanĝos la partneron...

Sed neatendite tiu amiko estis "aŭtentika amiko", kiu ne volis disrompi amikecon. Kaj tial li ankaŭ ne flirtis kun la edzino de la nova amiko, kvankam ŝi eble atendis tion, kvazaŭ jam laŭkutime.

https://cezaroriginaloj.blogspot.com/