http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2014/02/cezar-verda-feino-rimpoemo.html



Cezar
Verda feino


Mi estis ŝin trovinta
pro ŝia delikat'.
Ŝi gustas, nu, absinta,
feina surogat'.

Sed ĉu vi pli civilas,
ha, nova amatin'?
Vi, bela, tuj ekbrilas,
se mi brakumas vin.

Mi estas ŝin trovinta
pro ŝia dolĉa svat'.
La voĉo glugle tinta
sklavigis min pro ŝat'.

Mi volas ne mensogi
pri tiu verda fe'.
Ŝi sciis min forlogi
en ruĝa muelej'.

P.S.: En kelkaj landoj la trinkaĵo estas ankoraŭ nun malpermesita. Pro bona kaŭzo, verdaj feinoj estas danĝeraj. eo.wikipedia.org/wiki/Absinto