Lunokeksoj kun nuksofarĉo
Ingrediencoj por la blankaj lunetoj
- 110 g da pulvorsukero
- 1 kulereto da rumo
- 160 g da faruno
- 40 g da hakitaj nuksoj
- 1 ovo
- 30 g da butero
Farĉo por la bruna pasto
- 250 g da butero
- 300 g da pulvora sukero
- 3 supk. da faruno
- 1 ovo
- 3 supk. da kakaopulvoro
- 100 g da hakitaj nuksoj
- 100 g da sekvinberoj
- 150 g da keksopecetoj
- 50g da ĉokolado
Preparo
1. Knedu la ingrediencojn, lasu kuŝi la paston en frideta loko dum 30 minutoj, platruligu ĝin ĝis alto de 2 aŭ 3 milimetroj, elpiku lunecajn pecetojn, baku tiujn dum ses minutoj en bakforno kun 180 gradoj laŭ Celsio. Ekestas blankaj lunetoj.
2. Farado de la farĉo: Fandu la buteron, enmiksu la pulvoran sukeron, la farunon kaj la ovon, poste aldonu la kakaopulvoron, la nuksojn, sekvinberojn kaj la kekspecetojn. Knedu pastobulon el tio. Malvarmigu ĉion en frideta loko dum 1 horo. Poste prenu la malvarmigitan bulon d ela ingrediencoj, metu ĝin sur ladotabulon kun bakpapero. Tiam elpiku el la pasto brunajn lunetojn.
3. Farado de la keksoj: Prenu bakitan blankan lunetonan kaj metu sur ĝin brunan pastan luneton kaj poste surmetu denove blankan bakitan luneton.
Konsilo
Garnu laŭplaĉe duonon de la lunokeksoj per la fandita ĉokolado.
Bonan sukceson deziras Donjo!
Sign-in to write a comment.