http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2014/02/cezar-se-la-iluzivendisto-elbabilas-mi.html



Cezar
Se la iluzivendisto elbabilas


Mi beligas per mensogoj
la amaran krudan veron
kaj certigas al la uloj
fulmrapidan karieron.

Mi disvendas iluziojn
en la konsumiĝa sceno
kaj la ŝafaj homoj kredas,
ke tiaĵoj estas beno.

Mi promesas la laboron,
agas kiel filmoreĝo,
kaŝe stiras kaj altiras
laŭ perfektstultiga leĝo.

Mi komercas ĉian kaĉon,
ankaŭ damojn laŭ la listo.
Mi eldonas librojn ruzajn
kiel vivi en la tristo.

Do, mi estas tie hejme,
kie homo trompas homon,
kaj laŭorde mi do gajnas
el la iluzioj monon.