Pri kio cerbumas sciencistoj? Nesolvitaj enigmoj de la homaro
(5/20)
Kio estas konscio?
Tio por ni ankoraŭ nun ne vere certas. Ni scias, ke rilate al konscio unuavice temas pri la interligiteco de diversaj cerbofunkcioj, do ne nur pri unu funkcio. Oni supozas, ke ni povus kompreni kiel ekestas la konscio, se ni eltrovus, kiuj regionoj de la cerbo partoprenas ĉe la konsciiĝo kaj kiel funkcias la neŭrona cirkvito. Artifika inteligenteco kaj provoj konstrui cerbon per kunmeto de neŭronoj povus helpi ĉe tio. La pli komplika afero estas – ĉar tio estas filozofia demando – kial necesas konscio. Bona propono estas: Per tio, ke ni uzas grandan kvanton da informoj, per tio, ke ni integras kaj transformas ilin kaj filtras la perceptojn, per kiuj ni estas kvazaŭ superŝutataj – anstataŭ reagi je ĉiuj perceptoj – ni kapablas diferencigi inter realoj kaj fikcioj. Tiel ni povas imagi al ni multajn eblajn futurajn scenarojn, kiuj helpas nin adaptiĝi kaj transvivi.
Sign-in to write a comment.