Jürg Federspiel
Fantomgeigite
el la verko „Malica“
Frenezo kaj rubo
La fridosangeco , per kiu ni
komencis malestimi Teron,
ne estas komparebla al la zorgemo,
kiam knabinoj kaj plenkreskulinoj
ankoraŭ trovis la tempon
plenigi vazon per floroj.
Tiu, kiu volas estis pli dura ol la tempo,
en kiu oni estas naskita kaj plenkreskigita,
mordos en rozojn el ŝtalo, en panon
el granito, ĉar la tempo premas plej duran
el sunfloroj, petroselo kaj sonĝoj.
Tiu, kiu parigas sin
kun fantomoj, kiu geedziĝas
kun gazontondilo, polvosuĉilo,
naskos infanojn, en kies fingroj
flamiĝos alumetoj por la monda pereo.
Kontraŭagi ni promesis nin.
Nun tiu promeso ne plu apartenas al ni.
Io en ni obeas; kvazaŭ ĝi apartenus al si mem.
Tio, kio ĉirkaŭiros, estas perforto.
PS:

Cezar
Unufoje „Malica“ vendita
Loko: Sankta Diabolo
Ĉikune mi konfirmas,
ke Donjo & Cezar
el la urbeto Altenburgo
pagis la sube menciitan
sumon pri la sekva artikolo.
1x Malica. Frenezo kaj rubo. 1,00 €
sendokostoj 1,20 €
Sumo: 2,20 €
Neniu aldonvalora imposta kalkulado, ĉar privata aĉeto.
Kun inferaj salutoj:
Sinjoro Manfredo Volant
Sign-in to write a comment.