http://cezartradukoj.blogspot.de/2014/01/felicigaj-diroj-kun-fotoj.htm

Feliĉigaj diroj



Se vi volas esti feliĉa, simple estu feliĉa. (Aleksej Konstantinoviĉ)


Atendu la feliĉon, sed ne forgesu malfermi la pordon al ĝi. (proverbo)


Eble la feliĉo estas la kapablo miri. (Henri Duvernois)


La gajulon salutas la feliĉo. (Lena Winter)


Feliĉo estas la konscio de l' kreskado. (H.G Tietze)


Feliĉo estas, se vi ne estas malfeliĉa. (Cezar)


Feliĉo rebrilas tiel, kiel la lumo de la ĉielo. (Vaŝington Irvin)


Kiu asertas, ke oni ne povas manĝi feliĉon? (Nina Sandmann)


Amikeco pliigas la feliĉon. (Josefo Addison)


Tie, kie estas bonkoreco, estas ankaŭ feliĉo. (el Pollando)


Oni povas diri, ke tie, kie estas feliĉo, estas ankaŭ ĝojo pri sensencaĵoj. (Frederiko Nietzsche)


La vera feliĉo komenciĝas malgrande. (Carl Hilty)


Ĉiu ridado pliigas la feliĉon surtere. (Jonathan Swift)