http://popularscienco.blogspot.de/2014/01/universo-pri-kio-cerbumas-sciencistoj.html


Pri kio cerbumas sciencistoj? Nesolvitaj enigmoj de la homaro


1/20

El kio konsistas la universo?


Astronomoj estas konfrontataj al embarasa enigmo. Pri naŭdek kvin procentoj de la universo ili ne vere scias, el kio ĝi konsistas. La atomoj el kiuj ĉio ĉio ĉi estas konstruita, kion ni vidas, ampleksas nur ridindajn kvin procentojn. En la kuro de la lastaj okdek jaroj fariĝis evidenta, ke la konsiderinda restaĵo estas kunmetita el du strangaj ekzistantaj substancoj: el malhela materio kaj malhela energio. La unuan oni malkovris en la jaro 1933, ĝi funkcias kiel nevidebla kunligilo, kiu kuntenas galaksiojn kaj galaksiajn arojn: la nocio de malhela materio devenas el la jaro 1998. Ĝi estas la nomo por tio, kio pli kaj pli rapide disvastigas la universon. La astronomoj laŭdire tamen estas jam sur la spuro de la vera identeco de ambaŭ nekonataĵoj.

El la gazeto Freitag (Vendredo) , dua numero, januaro 2014
tradukis Cezar