http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-seks-drogoj-rokenrolo-rimpoeemo.html
Cezar
Seks', drogoj & rokenrolo
"La fiaj punkoj ĝin ne scias,
ke Mort' al ĉiu el ni krias.
Jam de l' unua vivotago
do Morto estas daŭra plago.
Vi vivas laŭte kaj ebrie,
diboĉas droge kaj sendie.
La morto kaptos vin ĉe l' fino
kaj tenos vin en sia sino."
"Vi, stulta homo, vane plendas!
Nur ĉar la mort' post vivo endas,
ni pri la mort' cerbumu frue
kaj sobru kiel ŝton' senĝue?
Prefere ja diboĉe fali
ol kiel patroj tro banali.
Prefere do ekstazojn laŭdi
ol viajn sermojn ekaplaŭdi."
Foriĝu, ul' kun limonado,
kaj for de nia grasa plado!
Antaŭ la mort' ni sekson ĝuu,
ni rokenrolu, vivu, bruu."
Sign-in to write a comment.