Profundaj aforismoj
el la kolekto de Hans-Georg Kaiser
Respektu vin mem, se vi volas, ke aliaj respektu vin. (Adolph Freiherr von Knigge)
La amo estas la lumo de l' vivo, kaj en la geedzeco ni ricevos la lumkalkuladon. (anonima)
Kiom feliĉaj multaj homioj estus, se ili tiom malmulte okupiĝus pri la aferoj de aliaj, kiom pri siaj propraj aferoj. (Georg Cristoph Lichtenberg)
Kiu ne pensas siamaniere, tiu tute ne pensas. (Oscar Wilde)
Ĉiuj homoj estus prudentaj – unu parto antaŭe, la alia malantaŭe. (Voltaire)
Al homo oni ne povas instrui ion, oni povas nur helpi malkovri tion en tiu homo mem. (Galileo Galilei)
Bela envere estas ĉio, se ni rigardas ion kun amo. (Christian Morgenstern)
„Ni estas respondecaj por tio, kion ni faras, sed ankaŭ por tio, kion ni ne faras. (Voltero)
Geniaj homoj estas malofte ordemaj. Ordemaj homoj malofte geniaj. (Albert Einstein)
Sperto signifas nenion. Oni povas fari ion malbone dum tridek jaroj. (Kurt Tucholsky)
Nano ne fariĝas pli granda, eĉ, se li starigas sin sur monton. (Lucias Annaeus Seneca)
La historio instruas la homojn, ke la historio instruas al la homoj nenion. (Mahatma Gandhi)
La bankrabo estas iniciato de diletantoj. Veraj profesiuloj fondas bankon. (Bertolt Brecht)
Dio kreis la homojn, ĉar li seniluziiĝis pri la simioj. Poste li rezignis pri pluaj eksperimentoj.(Mark Twain)
Povra estas ne tiu, kiu havas mamultan, sed tiu, kiu ne povas ricevi sufiĉe. (Jean Guéhenno)
La cerbo: jen organo per kiu ni pensas, ke ni penas. (Ambrose Bierce)
Komence ĉiuj pensoj apartenas al la amo. Pli poste la tuta amo apartenas al la pensoj. (Albert Einstein)
Kion oni konkeras per perforto, tion oni povas konservi nur per perforto. (Mahatma Gandhi)
Estas teorio, laŭ kiu tiukaze, se iu eltrovus precize por kio la universo ĉeestas kaj kial ĝi ekzistas, ĝi tuj malaperus kaj estus anstataŭita per io ankoraŭ pli bizara kaj pli nekomprenebla. Estas aliaj teorio, laŭ kiu tio jam okazis. (Douglas Adams)
Nia plej granda famo estas ne fali, sed ĉiufoje restariĝi. (Ralph Waldo Emerson)
Prudentulo rimarkas ĉion, stultulo pri ĉio faras rimarkojn. (Heinrich Heine)
Mi, kiu scias imagi al si, ke mi scias nenion, scias, ke mi scias nenion. (Sokrates)
Kiu serĉas anĝelon kaj atentas nur la flugilojn, povus porti hejmen anseron. (Georg Christoph Lichtenberg)
La kvanto de niaj enviantoj konfirmas niajn kapablojn. (Oscar Wilde)
La vivo estas io tro grava por iam ajn serioze paroli pri ĝi. (Oscar Wilde)
Vere bonan ideon oni ekkonas je tio, ke ties efektivigo dekomence ŝajnis eksludita. (Albert Einstein)
Sekigi ploron estas pli honorinda ol verŝi torentojn de sango. (George Gordon Noel Byron)
Lernu esti obeema kaj vi estos sola! (Mark Twain)
Lernu la lasadon, tio estas la ŝlosilo al la feliĉo. (Siddharta Gautama = Budhao)
La plej bonaj aĵoj en la vivo ne estas tiuj, kiujn oni ricevas por mono. (Albert Einstein)
Kelkaj pli prefere dronas ol peti iun pri helpo. (Wilhelm Busch)
Kia trista epoko, dum kiu estas pli facile frakasi atomon ol antaŭjuĝon! (Albert Einstein)
Vere bonaj amikoj estas homoj, kiuj konas nin ĝisdetale kaj tamen estas fidelaj al ni. (Marie von Eber-Eschenbach)
La amo estas tiel senproblema kiel veturilo. Problemoj estas nur la gvidisto, la veturgastoj kaj la strato. (Franz Kafka)
Ni amas la homojn, kiuj senhezite diras tion, kion ili pensas, sub la kondiĉo, ke ili pensas la saman kiel ni. (Mark Twain)
La lasta voĉo, kiun oni aŭdos antaŭ ol la mondo eksplodos, estos la voĉo de eksperto, kiu diros, ke tio ne eblas teknike. (Peter Alexander Ustinov)
Ĵaluzo estas la nenecesa aflikto pri io, kion oni povas perdi nur,.se jam ne plu indas la penon reteni ĝin. (Ambrose Bierce)
Ne estas grandaj malkovraĵoj kaj progresoj tiom longe, kiom ankoraŭ ekzistas malfeliĉa infano surtere. (Albert Einstein)
Ne estas malmulte da tempo, kiun ni havas, sed estas multe da tempo, kiun ni ne uzas. (Lucius Annaeus Seneca )
La unika je amikeco estas nek la mano, kiu etendiĝas al ni, nek la afabla rideto aŭ la agrabla societo. La unika estas la spirita inspiro, kiun oni ricevas, se oni rimarkas, ke iu fidas al oni. (Ralph Waldo Emerson)
Por esti senriproĉa membro de ŝafgrego oni devas esti antaŭ ĉio ŝafo.
(Albert Einstein - Physiker, 1879-1955)
Se la vundo ne plu dolorigas, jen dolorigas la cikatro. (Bertolt Brecht
Se la suno de la kulturo troviĝas malalte, ĵetas eĉ nanoj grandajn ombrojn. (Karl Kraus)
La anĝeloj nomas ĝin ĉiela ĝojo, la diablo infera sufero kaj la homoj nomas ĝin amo. (Heinrich Heine)
Ne diru ĉion, kion vi scias, sed sciu ĉiam, kion vi diras. (Matthias Claudius)
Kia pekema junularo! Anstataŭ aŭskulti lam maljunulojn, ili imitas ilin! Wieslaw Brudzinki
Ministroj kutime falas kiel buteraj pantranĉaĵoj sur la ĝustan flankon. (Ludwig örne)
La vera mezuro por sukceso de homvivo estas la kresko de tenero kaj de matureco. (Mahatma Gandhi)
PS:
Aforismoj kaj diroj tradukitaj de Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
Aforismoj de H.-G. Kaiser troviĝas ĉi tie.
Sign-in to write a comment.