http://traven-esperanto.blogspot.de/2013/11/btraven-la-ekzekutista-mango-eltirajo.html



B.Traven:
La ekzekutista manĝo


Eltiraĵo de la romano Mortula Ŝipo

Estis strange. Mi, kiu estis la viktimo, ne sentis eĉ aludon de ekscitiĝo. Kiam la oficiro diris al mi, ke ili devas pafmortigi min ene de dudek kvar horoj, tio ne pli profunde impresis min, ol se li dirus: „Malaperu de ĉi tie, kaj rapidu.“

Tio lasis min frida kiel pavimŝtono.

Fakte kaj tute senŝerce dirite, mi estis jam delonge morta. Mi ne estis naskita, ne havis maristodokumenton, neniam en mia vivo povus denove ricevi pasporton, kaj ĉiu povis trakti min laŭ sia plaĉo, ĉar mi estis ja neniu, oficiale tute ne estis en la mondo, sekve ne eblis, ke iu povus serĉi min. Se iu min mortbatus, ne estus murdo. Ĉar mi mankis nenie. Oni povas detrui la honoron de mortulo, oni povas prirabi lin, sed ne murdi.

Tio kompreneble estas enkape konstruitaj imagoj, kiuj tute ne eblus, ja eĉ estus signo de frenezo, se ne ekzistus burokratismo, landlimoj kaj pasportoj. En la epoko de la ŝtato eĉ tute aliaj aferoj eblas, kaj el la universo povas esti forviŝitaj eĉ tute aliaj aferoj ol kelkaj homoj. La plej intimaj, la plej praaj leĝoj de la naturo povas esti forviŝitaj kaj kontestataj, se la ŝtato volas ampleksigi kaj profundigi sian internan potencon koste de la ununuro, de la unuopo, kio estas la fundamento de la universo. La universo estas ja konstruita el individuoj, ne el gregoj. Ĝi ekzistas pere de la reciproka kontraŭa efikado de individuoj. Kaj ĝi kolapsas, se la libera moviĝado de la unuopaj individuoj estas limigata. La individuoj estas la atomoj1 de la homa specio.

Eble la anoncita pafmorto ankaŭ pro tio ne postlasis impreson ĉe mi, ĉar mi jam unufoje gustumis tion, kaj tiutempe kun ĉiuj kunligitaj hororoj. Sed ripetoj mildigas, eĉ se temas pri ripetitaj mortkondamnoj. Se vi unufoje eskapis, vi ĉiam eskapos.

Kio ajn estis la motivo de mia febla percepto fronte al la minacita mortkondamno, ĉiukaze ĝi estis egala al mi kiel eluzita kaforestaĵo.

„Ĉu vi malsatas?“ la oficiro nun demandis.

„Kiel lupo, tion vi povas kredi al mi“, mi diris.

La oficiro ruĝiĝis sur la tuta vizaĝo kaj komencis laŭte ridi.

„Vi havas bonajn nervojn!“ li diris ridante. „Ĉu vi supozis, ke mi ŝercas?“

„Pri kio?“ mi demandis.„ Ne eble pri la proponita manĝo, ĉu? Tio vere ne plaĉus al mi.“

„Ne“, la leŭtenanto respondis, kaj li fariĝis iom pli serioza, „pri la pafmortigo.“

„Tion mi prenis tiel serioze, kiel vi celis ĝin. Laŭvorte. Se tio estas skribita en via leĝo, vi efektive devas fari tion. Sed vi ja ankaŭ diris, ke laŭ la leĝo ene de dudek kvar horoj. Sed ĝis nun pasis nur kvarono de horo, kaj vi ja espereble ne pensas, ke mi malsatos dum la ceteraj dudek tri horoj kaj tri kvaronoj, nur pro la pafmortigo. Se vi volas pafmortigi min, vi povas doni al mi ankaŭ bonan manĝon. Tion mi vere ne emas donaci al via ŝtato.“

„Vi ricevos bonan manĝon. Mi ordonos tion. Dimanĉan manĝon por oficiroj, duoblan porcion.“

Mi nun vere volas vidi, kion francaj oficiroj dimanĉe manĝas. Pridemandi min aŭ demandi pri la maristodokumento, tion la oficiro opiniis ne necesa. Finfine mi foje trovis homon, kiu nenion volis scii pri miaj privataj aferoj. Eĉ miajn poŝojn ili ne traserĉis. Sed la leŭtenanto pravis. Se la pafmortigo estas enda, ne valoras la penon pridemandi aŭ trafosi poŝojn. La rezulto ja ĉiam samus.

Daŭris sufiĉe longe, ĝis mi ricevis mian manĝon. Tiam oni kondukis min en alian ĉambron, en kiu staris tablo kovrita per tablotuko, sur kiu la manĝilaro estis aranĝita laŭ alloga maniero, por faciligi kaj plibeligi al mi la manĝadon. Oni aranĝis ĉion nur por unu persono, sed teleroj, glasoj, tranĉiloj, forkoj kaj kuleroj tiom amase troviĝis, ke ili bone sufiĉus por ses personoj.

Miaj gardpostenuloj intertempe finis sian deĵoron, mi ricevis du aliajn. Unu el ili staris nun ĉe la pordo kaj la alia malantaŭ mia seĝo. Ambaŭ kun surmetita bajoneto, kaj la fusilo ĉepiede. Sed ekstere antaŭ la fenestro mi ekrigardis ankoraŭ du pliajn, kiuj patrolis tien kaj reen kun la fusiloj sur la dorso. Honorgardo.

Ili ne bezonis timi, sed povintus trankvile iri en la kantinon por ludi kartojn. Ĝis mi ne enhavus, sub mia ledohaŭto, la dimanĉan manĝon por oficiroj, la duoblan porcion, mi forirus eĉ ne paŝon.

Se juĝi laŭ la multaj diversaj tranĉiloj, forkoj, kuleretoj, grandaj kaj malgrandaj teleroj, vitroteleretoj kaj grandaj kaj malgrandaj vin- kaj likvorglasoj, kiuj staris antaŭ mi, min ja atendis io, de kio povus forpeli min eĉ ne triobla mortkondamno. Se oni komparas kun la pelveto, en kiu oni antaŭmetis al mi la belgan ekzekutan manĝon, atendis min ĉi tie neniu terpoma salato kun hepata kolbaso. Mi havis nur unu zorgon, kaj tiu estis, ĉu mi kapablos manĝi ĉion, ĉu mi eble tamen devos lasi nemanĝita ion, kio povus plenigi la lastan horon de mia ekzisto per la torturaj turmentoj de amara pento, ĉar mi seninterrompe devus pensi pri tio, kiel eblis, ke mi ĝuste tion lasis nemanĝita.

Fine estis la unua kaj finfine ankaŭ la unua kaj duono. Jen la pordo malfermiĝis kaj la festeno komenciĝis.

Unuafoje en mia vivo mi lernis per spertado, kiaj barbaroj ni estas, kaj kiaj kulturaj homoj estas la francoj, kaj mi aldone lernis per spertado, ke la nutraĵoj de la homo ne estu boligitaj, frititaj, rostitaj, stufitaj aŭ bakitaj, sed preparitaj, kaj, ke tiu preparado estas arto, ho ne, ne arto, estas doto de la naturo metita en la lulilon de benato kaj selektito, pro kiu li fariĝas geniulo.

Sur la Tuscaloosa la manĝo estis bona, ja bonega. Sed post la manĝoj mi ĉiam povis diri, kion mi manĝis. Tion mi ĉi tie ne povis diri. Tio, kion oni prezentis ĉi tie kaj kiel gustis, tio estis kiel poemo, ĉe kiu oni revas kaj eniĝas en la staton de beateco, kaj pri kiu oni poste, demandita pri la enhavo, devas konfesi kun plej eble granda miro, ke oni ne atentis ĝin.

La artisto, kiu kreis tiun poemon, estis vere granda. Li ne postlasis en mi senton de pento pro postrestintaj versoj. Ĉiu plado estis tiel zorgeme pesita kaj kunmetita kaj taksita rilate al ĉiuj valoroj de nutro kaj ĝuo, ke mi postlasis eĉ ne forkpintplenon, ke mi plu atendis la sekvontan pladon per pli intensa antaŭĝuo, kaj kiam ĝi venis, emis saluti ĝin per fanfaroj. Tiu ĉi festeno daŭris proksimume horon kaj kvaronon aŭ iom pli, ĝi povintus daŭri kvar horojn, kaj tamen mi estus postlasinta nenion. Ĉiam denove alvenis tia buŝpleno, kaj poste tia frandaĵo, tiam denove tia kandizita frukto kaj plia tia kremaĵo, kaj post ĉiu manĝmetado oni volis vidi plian. Sed kiam ĉio finfine pasis – belo ja multe pli rapide pasas ol tristo – kiam ankaŭ ĉiuj likvoroj, vinoj, vinetoj kaj gutetoj iris la vojon de ĉiuj bonaj gutoj, kiam fine la kafo – dolĉa kiel knabino en la unua vespero, varmega kiel ŝi en la sepa kaj nigra kiel la sakroj de la patrino, kiam ŝi ekscias tion – estis trinkita, mi sentis min plenigita sako, sed mi sentis ankaŭ bonan farton kaj paradizan saton kun fajna kaj delikata aludo de sopiro pri la vespermanĝo. Sinjoroj! Jen manĝo, kiun mi nomas artaĵo. Pro tia mi kun ĝojo lasus min ĉiutage dufoje pafmortigi.

Mi fumis cigaron, el kiu mi suĉis ĉiujn aromojn kaj sundancojn el la karibaj Antiloj. Poste mi kuŝigis min sur la soldatliton, kiu staris en la ĉambro, kaj observis la bluajn nubojn.

Ho, kiel bela estas la vivo! Belega! Tiel bela, ke oni lasas sin pafmortigi kun dankema rideto sur la lipoj, sen perturbi per grumbloj aŭ lamentoj la harmonion de la vivo.

Rimarko pri ĉapitro 14

1. La individuoj estas la atomoj de la homaro: „... nenio ekestas el la neestanteco. Alikaze ĉio el ĉio povus ekesti, ĉar baza ŝtofo ja ne necesus. Kaj se tio, kio perdiĝas, forirus en la neestantecon, tiukaze ĉiuj aĵoj jam delonge estus neniigitaj..“ „La korpoj estas... aŭ kunmetaĵoj aŭ ties partoj. La lastaj devas esti nedivideblaj kaj senŝanĝeblaj, se ne ĉio iru en la neestantecon, sed daŭre ekzistu spite al la dissolviĝo de la aĵoj; ĉar ili estas el solida naturo kaj tute ne povas dissolviĝi. Tiel la bazaj partoj de ĉiuj aĵoj devas esti nedivideblaj (= atomoj).“ Kontraŭe al la ĵus citita Demokrito, kiu nur materie difinis la atomojn, Epikuro eltrovis, ke la atomoj „deflankiĝas de la rekta linio“. Tio kondukis lin al tio, kion la juna Marx difinis la „filozofio de la absoluto kaj libero de la memkonscio“, ĉar sen tio la atomoj ja ne povus deflankiĝi dum la libera falo. (Epikuro vivis de 342/341 ĝis 271/270 antaŭ Kristo) La citaĵoj estas el „Leteroj al Herodoto“.

PS:
La Mortula Ŝipo en Esperanto