Nasredino
Tiu kverelo baldaŭ finiĝos
Unu el la najbaroj kuris al Hoĝao kaj diris: „Hoĝao, mi bezonas vin. Venu rapide al mia domo. Mia edzino kaj mia bofratino kverelas.“
„Pri kio?“ volis scii Hoĝao. „Ĉu pri ilia aĝo aŭ pri ilia aspekto?“
„Ne, pri io tute alia“, respondis la najbaro.
„Tiukaze do iru hejmen kaj ne zorgu pri tio“, Hoĝao diris optimisme. „Mi pensas, ke tiu kverelo baldaŭ finiĝos.“
tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
kun Frank Vohla el germana traduko de la libro:
„Ducent kaj du ŝercoj de Nasredino Hoĝao“,
eldonejo Turistika Publikiga Servo Oriento,
Istanbulo, Turkio
https://cezartradukoj.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.