http://cezarmuziko.blogspot.de/2013/10/mia-elmigronta-kanto-en-gdr-city.html








City
Vitra sonĝo


Mi vidis en la sonĝo ennokte
vitrodomon.
Mi vidis en la sonĝo en nokto
vitrodomon.
Mi mem sidis en ĝi,
nevidebla, kaptite.

Ĉirkaŭ mi estis,
super mi kaj sub mi estis,
eĉ mi mem estis kaj
ankaŭ mia hararo estis
el vitro.

Kaj se mi rigardis tra la vandoj,
estis tie floroj sur la herbejo.
Sed, se mi faris nur paŝon,
mi puŝiĝis je vitro.

Vitra sonĝo, kiam mi vekiĝos?
Vitra sonĝo, kiel mi elvenu?
Vitra sonĝo, kiam mi vekiĝos?

Nokte, kiam falis la lunlumo
en mian vitrodomon,
mi rimarkis, ke mankas mia ombro,
jen kreskis la hato.

Mi disbatis la vitrajn vandojn.
La kristalo disrompiĝis,
sed ankaŭ mi disfalis en pecetojn
kaj kuŝis surtere.

Vitra sonĝo, kiam mi vekiĝos?
Vitra sonĝo, kiel mi elvenu?
Vitra sonĝo, kiam mi vekiĝos?


PS: Nerimita, sed tre fidela traduko.
hato = malamo



Mia elmigra kanto en GDR!


La vitra sonĝo, ja fakte eĉ mia sonĝinkubo, estis la ŝajnsocialisma lando GDR, la granda prizono kun dika muro ĉirkaŭ si, kiu tute ne estis tia, kia mi revis socialisman landon! Speciale, krom la muro, ĝenis min, ke mi ne povis legi kaj aŭdi ĉion, kio interesis min. La cenzuron en GDR mi trovis netolerebla. Tiu kanto tial estis mia elmigra kanto, mia himno. Sed mi jam antaŭ mia elmigro sciis, ke ankaŭ la okcidento ne vere estos la solvo. La lando de la utopiaj sonĝoj estas ĉiam tie, kie ni ankoraŭ ne estas. Kiam mi estis forlasinta GDR-on ankaŭ mi unue disfalis en mil pecetojn kaj devis longe serĉi, ĝis mi ree trovis min kaj miajn radikojn. (cez)