http://cezarkulturo.blogspot.de/2013/10/poemoj-pri-revoj-kaj-mevoj-la-paloma.html

MEVOJ KAJ REVOJ
La Paloma, ahoj!






Georgo Deŝkin
Mevoj


Flugas mevoj super maro.
Blankaj, blankaj mevoj.
Post ilia ĝoja aro
Flugas miaj revoj.

Blankaj mevoj flugas alte,
Alte super ondo,
Kaj senlace, kaj senhalte
Al mirinda mondo


Flugas miaj revoj,
Kiel blankaj mevoj.


PS: Tiu poemo instigis min al ĉiuj miaj mevopoemoj kaj al miaj mevpoemtradukoj.



Cezar
Revomevo


(por la foto de Natali)

Mevo, mevo,
blanka mevo,
kvazaŭ revo
estas mevo.

Jen sopiro,
rev' de viro,
in-inspiro
laŭ deziro.

Mevo, mevo,

for de devo
estas mevo
bela revo!



Cezar
Mevaj revoj

Revoj estas kiel mevoj,
ne eĉ pensas do pri devoj.
Ili tentas eĉ la edzon,
la plej belan edzinecon.

Revoj ja flugilojn donas;

sed la sobra viv' admonas:
"Restu hom' prefere hejme,
kien ajn vi revas eme.

Kiel ajn sopiro logas,

la espero vin mensogas.
Hejme estas varma forno
kaj ne revo nur sen dorno."

Tamen revoj plu necesas,

tion mi kun ĝoj' konfesas,
Se ne estus mevaj revoj,
restus al ni nur la devoj.




Theodor Storm
La mevo kaj mia koro


Al la nordo flugas mevo,
al la nordo mia kor'.
Flugas ambaŭ ili kune,
flugas hejmen kun fervor'.
Mia kor', ho, jen jam hejme;
tre rapidis ĝi dum far'.
Sed la mevo ŝvebas reme
eĉ nun plu sur granda mar'.

tradukis Cezar




Cezar
Sopiro


—laŭ ĉineska skemo Sopir-al-sudo

Sopiro
sen klara celo,
jen vokas min la sudo
al palmoj sub ĉielo,
al ĝoj' kaj belo.

Mi sidas
sur plaĝo hela,
insuloj min forlogis,
feliĉa viv' subvela
kaj subĉiela.

Mi flugis
kun multaj mevoj
al lando utopia,
sen leĝoj kaj sen devoj,
en miaj revoj.

Sopir-al-sudo: ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima).




Said
Surdmutaj mevoj...


surdmutaj mevoj flugilsalutas el la nebulo
grizaj bestoj flustras
pri la forblovitaj urboj
cikatrigitaj de fremdaj ikonoj
insektoj
kiuj iras nudapiede
kaj portas buŝprotektilon
kontraŭ tradiciaj mensogoj

el Revoko al la birdoj. Novaj poemoj







Helmut Käutner
La Paloma


1. Jen vento el sud',
la maro jam vokas min.
Infan', ne malĝoju
pri la disiĝ' ĉe l' fin'!

La kor' sur la ŝip',
ekiras nun la vetur'.
Dolor' pasos for,
ĝis nia revid-plezur'!

Min la sopir'
forportas al foraj celoj.
Sub mi la mar'
kaj super mi nokt' kaj steloj.

Antaŭ mi mond',
min pelas la vent' de l' vivo.
Ne ploru in',
ĉar vanas la trosentivo!
Ek maristoj, ahoj!
Iam venos la fino.

Nur memoroj pri horoj de l' amo
restas surtere nin.
Mar' vi estas la voj'.
Kaj nur vi nov-edzino!
Se ekkantas la ŝtormvent'
libero
mansvingas ĝoje min.

2. Bluegas la mar',
mirigas la vasta mond'.
De l' mast' en gvatnesto
foras la horizont'.

Antaŭen la vid'!
Ne reen, marist', post vi.
Kab' Horna en le',
nun helpas nur fid' pri Di'.

Gardu marist' vin,
se vin salutas ludo
pace ennokte,
se lumas la kruc' de l' sudo.

Akras la rif',
rapide la ŝip' pereas.
Iam la vivo
ĉiun el ni forneas.

Ek maristoj, ahoj!
Iam venos la fino.
Jen nin kaptos la mar'
kaj la mar' ĝi
jam ne redonos nin.

Mar' vi estas la voj'
kaj nur vi nov-edzino!
Se ekkantas la ŝtormvent'
libero mansvingas ĝoje min.

Ek maristoj kun ĝoj'.
La Paloma ahoj!

tradukis Cezar


Glosoj

leo = flanko de la ŝipo, kiu estas ŝirmata de l' vent
Kab' Horna = la plej suda kabo de Sudamerik
La Kruco de l' sudo = stelaro