La hejmlando de Klaus Renft
Klaus Renft
Sed kion mi volis...
Sed kion mi volis: muzikon kaj do la ĉiaman devigon elmeti min al mia sopiro pri propra roko kaj propra grupo kaj propra publiko. Kiam ĉio komenciĝis, kiam ĉio havis siajn kulminojn, tio estis kiel elektra ŝoko. La fantaziojn voris sin en miajn intestojn. Muziko fariĝis mia drogo – grandioza stato en la kosmo, malfacila stato en ordigita provinco.Se mi nur unu fojon kaj escepte fidas al la esenco de miaj ŝtatpolicaj aktoj, muziko evidente havas rilaton al certa abundo de krimula energio. Tiun ekkonon mi dankas al GDR. Kaj la partianoj celis per la krimula energio pli ol nian drinkkapablon. La bandon Renft oni disfrotis, eble, tiel paradoksa tio estas, ĉar ni provis ion (kion?) savi de la pereo. Ĉiu el ni je sia tre diversa maniero. Kiel tio estis antaŭ dudek jaroj, kiam ni ne volis cedi al nia malpermesiteco? Kiu vojo estus ertinta la ĝusta? Tiu rekonte al la ŝtato? Ĉu for de ĝi? Kiom da paŝoj al ĝi? Kaj kiom da paŝoj for de ĝi? Egale en kiu direkto: unu paŝo estas ciam tro mallonga, kaj du paŝoj estas ĉiam katastrofo. Oni ne saltas je duono trans abismon, diris Heiner Müller, kiu ne estis rokmukzikisto kaj tamen saĝulo. Kiu tamen faras tion, eniĝas la danĝeron fariĝi legendo. Eble tro frue.
Eble mi parolas kaose, sed tio estas viva. Viva – almenaŭ tio estas trankviliga.
Bernard Maire Koltès
(franca dramisto)
„Mi longe provis sperti tiun senton, kiun mi konis el onidiroj, tion de la viro kiu venis hejmen, sed mi trovis tiun senton unuavice fia kaj supraĵa. Ĉiukaze ĝi ne indis la penon. Estas neinde al verkisto, tiel, kiel ekzemple estas neinde por rokmuzikisto. Iutage – mi vere ne scias kie, malproksime de Parizo, en ĉirkaŭejo certagrade malamika kaj rifuza – mi aŭdis subite el koktelejeo aŭ el preterveturanta aŭto obtuzajn malproksimajn sonojn de kelkaj muziktaktoj de malnova sondisko, eble de Bob Marley, sed ankaŭ eblas, ke estis roko, Eric Clapton; poste mi eligis specon de ĝemeto, tian, kian eligas la bienuloj en la libroj, se ili vespere en la loĝoĉambro de sia haciendo sidas ĉe kameno en fotelo. Kaj de tiam mi povas esti kie ajn mi volas, sed se mi tie nur ekaŭdas elfore Rat Race aŭ War, jen mi sentas la odoron, la intimecon kaj la senton de la nevundebleco, la trankvilon de domo.
ĉerpis kaj tradukis Cezar el la supra membiografio "Klaus Renft: Inter amo kaj kolero"
Inter amo kaj kolero
Teksto: Gerulf Pannach,
Muziko: Peter Gläser (Cäsar)
Ĉiutempe sur ter'
urĝas vivo kaj vigliĝas.
Inter am' kaj koler'
vivas hom' kaj do moviĝas
al si mem pli kaj pli;
fias nur kaj ekproblemas,
se tro pugpezas ĝi
kaj se l' kapo tro pigremas.
Revoluci' estas morgaŭ nun, postulo.
kaj ne tron' kaj ne lit'
por postaĵ' de kontentulo.
Ĉar laŭ senc' celas ĝi,
ke la hom' por homoj gravas,
ke l' spirit' de l' Kommune
partianon ŝildas, glavas.
Staras jen ul' kun portebla radi' kaj kun kant'.
scias nur pri frizlong', pri beat kaj vant'
Sufiĉas jam, ul? (2x)
Kaj jen turnas kapon hom' al li pro la kant',
krias pri longaj haroj, pop-vant'.
Ĉu saĝas la ul'? (2x)
Jen konstruas kelkaj nur
je sia propra hejmdom'
kaj hisas nian flagon pro l' renom'.
Ĉu ne tromp', ne fi'?
Kaj jen kelkaj pensas nur
pri sia propra mani'
kaj forgesas, ke
la aliaj tiras kun li
ĉe lia plug'.
Ĉiutempe sur ter'...
Zwischen Liebe und Zorn
Teksto: Gerulf Pannach,
Muziko: Peter Gläser (Cäsar)
Alle Zeit drängt nach vorn,
das Lebendige und regt sich.
Zwischen Liebe und Zorn
reift der Mensch und er bewegt sich
auf sich zu immer mehr,
was für den nicht angenehm ist,
der am Hintern zu schwer
und im Kopfe zu bequem ist.
Revolution ist das Morgen schon im heute
ist kein Bett und kein Thron
für den Arsch zufriedner Leute.
Denn sie lebt in dem Sinn,
daß der Mensch dem Menschen wert ist,
daß der Geist der Kommune
dem Genossen Schild und Schwert ist.
Und da steht wer mit dem Kofferradio,hört ein Lied,
redet nur von langen Haaren und Beat,
sagt ist das genug?
Und dann dreht wer seinen Kopf herum nach dem Lied
und er schimpft auf lange Haare und Beat,
sagt handelt er klug?
Und da baut so mancher nur
an seinem eigenen Haus
und er hängt dann unsere Fahne raus,
sagt ist das Betrug?
Und da denkt so mancher nur
an seinen eigenen Bauch
und vergißt dabei,
die anderen ziehen auch
an seinem Pflug.
Alle Zeit drängt nach vorn...
Sign-in to write a comment.