Hans-Georg Kaiser

Vera rakonto pri granda amo kaj trietaĝa torto


Kiam mi veturis iam hejmen per mia aŭtomobilo, mi aŭdis en la radioelsendejo MDR-kulturo pri amrakonto de Falk kaj Karen, kiuj baldaŭ geedziĝos. Kaj tio spite al tre granda obstaklo, ĉar la juna viro Falk estas treege timida.

Du jarojn li sidadis en glacikajefo de la urbeto Schmölln kaj rigardis kun grandaj okuloj la servistinon Karen.

Karen, kiu tre ŝatis la belaspektan knabon, atendis, ke li fine iam diru klarigajn vortojn al ŝi. Sed ĉiufoje okazis la sama dramo, Falk envenis en la glaciejon, sidiĝis, gapis al ŝi, sed ne diris ion, liaj amikoj jam ridis pri tio. Kaj eĉ post du jaroj li ankoraŭ ne kuraĝis flirti kun ŝi. Sed jen hazardo helpis al ŝi.

Iam vizitis Falk kaj Karen samtempe diskovesperon, kaj tie la timida Falk falis hazarde dum rokdanco en ŝiajn brakojn. Ŝi tuj ŝiris lin al si kaj ne redonis lin.

Ŝi tute pravis. Falk estas nun la granda amo de ŝia vivo, plu tro hontema kaj plu malparolema kiel muta monaĥo, sed tre granda karesema amanto, krome ĝentilhomo kaj afabla, kaj eĉ laboron la honestulo havas, kio en tiu regiono estas fakte la sama afero kiel loteria gajno. Baldaŭ la paro geedziĝos. Kaj la radioelsendejo, kiu serĉas publike tiajn amrakontojn, gratulos tiam al ambaŭ.

Kompreneble ili geedziĝos en la restoracia glacikafejo. La reportero demandis Karen, kion ŝi deziras unuavice, kaj ŝi diris tuj spontanee kaj laŭte ridante: "Glacitorton trietaĝan mi petas!"


PS: Tiom da vera amo kaj tiom da spontaneo estas vere kortuŝiga, ĉu ne? Tiaj homoj, kiaj, ili esperigas min, ke la homaro tamen ankoraŭ progresos iam. Homoj estas ofte pli bonaj kaj pli amemaj ol la socia ordo, en kiu ili vivas, ĉar ĉiuj homoj kapablas ami. Tio estas tute certa. (HGK)

https://cezaroriginaloj.blogspot.com/