Truo sur la planedo Marso ekscitas esploristojn
Cirkle ronda mistera truo sur la marso mirigas la sciencistojn
Nur unu afero ĝis nun estas certa – ke ne temas pri trafkratero, ĉar alie devus esti rigardebla kratera remparo, kiu elstaras el la ĉirkaŭaĵo. Kaj la materio elĵetita ĉe la trafo same devus esti lasinta spurojn. Krome normalaj krateroj surmarse aspektas tute alie.
Ankoraŭ eĉ pli perpleksige estas, ke la tre malhela makulo ankaŭ post forta pligrandigo ne ekkonigas iujn detalojn, ĉar la kamerao ĝis tiam aperigis plej fajnajn strukturojn eĉ en la plej tenebraj ombroj de la planedo. Sed tiu makulo ŝajne estas eĉ pli nigra ol nur nigra – kio signifus, ke eble temas pri truo profunda centojn da metroj, ĝis kies grundo la sunlumo ne povas penetri. Kaj la vandoj de tiu truo - ĉar de ili nenio rigardeblas - devus supre proksimiĝi aŭ esti vertikaloj. Tiaj truoj troviĝas en Meksiko – tie ili estas truoj de kunrompitaj kavernoj. Sed ĉu ankaŭ sur la planedo Marso?
Laŭ FAZ de Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser!
https://popularscienco.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.