Nasredino
Dirite estas dirite


Unu el liaj amikoj demandis Hoĝaon: „Cetere, kiom vi aĝas?“

„Kvardek jarojn“, li respondis.

„Sed tion vi diris al mi jam antaŭ tri jaroj, kiam mi demandis vin pri tio!“

„Jes ja“, respondis Hoĝao, „dirite estas dirite.“




tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
kun Frank Vohla el germana traduko de la libro:
„Ducent du ŝercoj de Nasredino Hoĝao“,
eldonejo Turistika Publikiga Servo Oriento,
Istanbulo, Turkio

https://cezartradukoj.blogspot.com/