Nasredino
Mi ne povas diferencigi tion

Malfrue nokte, kiam Hoĝao ankoraŭ profunde dormis, vekis lin la edzino kaj diris: „Karulo, mi devas iri en la banĉambron. Mi lasis la kandelon je la dekstra flanko de via lito. Ĉu vi povus esti tiel afabla transdoni ĝin al mi, por ke mi povu ekbruligi ĝin?“

Hoĝao respondis: „Kiel vi povas atendi de mi, ke mi povas diferencigi mian dekstran flankon de la maldekstra en la malhelo?“


tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
kun Frank Vohla el germana traduko de la libro:
„Ducent du ŝercoj de Nasredino Hoĝao“,
eldonejo Turistika Publikiga Servo Oriento,
Istanbulo, Turkio


https://cezartradukoj.blogspot.com/