Kompatindaj porkoj
Japana esplorista teamo laboras pri la bredado de porkoj, en kies korpoj kreskas anstataŭaj partoj por la homo. Esploristoj transplantas hemoblastojn en la bestojn. - kaj „rikoltas“ poste homajn organojn, ekzemple renojn. La japana registaro faris propran leĝon por legalizi la provojn. Bioetikistoj el aliaj lanoj kritikas la japanojn. Ili timas, ke iutage eĉ porkoj kun homaj cerboj estos bredataj. Tiel la Orwell-fabelo „Bieno de bestoj“ fariĝus reala.
Tradukis Donjo kaj Cezar laŭ PM 9/13
Tamen, estu dirite ankoraŭfoje: Homoj ne havu pli da rajtoj surtere ol al aliaj estaĵoj en nia mondo, ĉar ili ĉiuj kune formas nian mondon. Ni ne estu faŝistoj kontraŭ bestoj kaj plantoj, sed konsciaj humanaj Ter-istoj aŭ eĉ komunumaj universistoj. Alie dirite: mondocivitanoj, tiaj, kia Diogeno en sia barelo antaŭ longa tempo. Ĉiu egoismo surtere detruas nur nin mem. Jen mia konvinko. Ĉiu murdo surtere estas duobla murdo (unufoje al la propra animo) , ĉiu torturado tranĉiĝas en nian propran animon kaj postlasas tie vundon, kiu ne aŭ nur tre temprabe sanigeblas. Malamo kreas nur detruon, sed nur universa komuneco estas prudenta bazo por ĉiuj. (Tiel parolis la maljuna kaciko de la huronoj! :) )
Tial mi estas kontraŭ ĉiuj besteksperimentoj, kiuj torturas bestojn. Mi ne volas esti pli sana koste de torturitaj bestoj, Torturi bestojn estas por mi en ĉiu kazo krimo. Faŝismo estas faŝismo, ankaŭ tiu kontraŭ bestoj kaj plantoj.
Sign-in to write a comment.