Aĵoj, kiuj ne estas tio,
kio ili estas laŭŝajne

La tamiaso ne estas tielnomata prerihundo, sed ronĝulo.
Plumbokrajono ne entenas plumbon, sed krajongrafitaĵon.

La ternuskso ne estas nukso, sed frukto de fabacoj.

La aldhobojo, nomata ankaŭ angla korno, estas nek el Anglujo nek korno, sed hobojo el Francio.

La kobajo, kiu germane estas nomata marporketo aŭ angle guinea pig , ne estas porko, sed ronĝulo.

Falstelo ne estas stelo, sed meteoro.

La germana „Musikknochen“, angle „funny bone“, ne estas osto, sed tiu loko, kie la kubutnervo tuŝas la supran brakon.

Chop suey origine ne estas ĉina manĝaĵo, sed estas evoluita de ĉinaj enmigrintoj en Kalifornio.

La bananarbo ne estas arbo, sed speco de la banankreskaĵoj.

La turka banejo origine ne estas turka, sed romia.

La koalo ne estas urso, sed marsupiulo.
Tradukis Donjo & Cezar
laŭ la libro „La granda libro de la listoj“, verkita de Wallechinsky kaj Wallace
Sign-in to write a comment.