Dudek aforismoj de Oscar Wilde
Kun certo mi opinias, ke murdo ĉiam estas eraro. Oni neniam faru ion, pri kio oni post komuna manĝo ne povus paroli.
Mi ne rekonas vin. Mi tre ŝanĝiĝis.
Pardonu ĉiam al viaj malamikoj. Nenio ĉagrenas ilin pli.
Penso, kiu ne estas danĝera, ne valoras esti nomata penso.
Sin mem ami estas la komenco de vivolonga romanco.
La suferojn de amiko ĉiu povas kunsenti, sed por kunsenti la sukceson de amiko necesas tre nobla karaktero.
Se oni enamiĝis, oni trompas komene ĉiam sin mem kaj je la fino ĉiam la aliajn. Tion la mondo tiukaze nomas romanco.
Por rericevi mian junecon, mi farus ĉion en la mondo krom korpaj ekzercoj, matene verkiĝi aŭ fariĝi honorinda.
Mi povas rezisti al ĉio, nur ne al tento.
Kio estas cinikulo? Jen viro, kiu scias pri ĉio la prezon kaj pri nenio la valoron.
Sperto estas la nomo, kiun ĉiu donas al siaj eraroj.
… ni estas ĉiuj en la stratkanaleto, sed kelkaj el ni rigardas al la steloj.
Certa volupto estas je la memakuzo. Se ni riproĉas nin mem, tiukaze kun la sento, ke neniu alia havas la rajton riproĉi nin.
Nur senspritaj homoj spritas ĉe la matenmanĝo.
Cigaredo estas la perfekta ekzempo de perfekta ĝuo. Ĝi estas bongustega kaj lasas onin nekontentigita.
Nenio estas tiel sukcesa kiel la troo.
En tiu ĉi mondo estas nur du tragedioj. Unu el ili estas ne ricevi tion, kion oni volas havi, kaj la alia estas ricevi ĝin.
Eduko estas mirinda afero. Sed de tempo al tempo oni memoru pri tio, ke vera sciindaĵo ne instrueblas.
Demandoj estas neniam maldiskretaj. Respondoje ĉeokaze.
Io tia, kia moralaj aŭ malmoralaj libroj ne ekzistas. Libroj estas aŭ bone aŭ malbone verkitaj. Nur tio.
tradukis Donjo & Cezar
Sign-in to write a comment.