Wolfgang Schmidbauer
Noticoj pri la lasta vivtriono
-pri nia konduto rilate al la pliaĝiĝo-
La lasta vivtriono komenciĝas kun sesdek jaroj. Kiu en tiu tempo ankoraŭ estas sana kaj iom bonŝanca, povas atingi naŭdek jarojn, sed ĉiu pripensema homo scias, ke homo ne nur ne rejuniĝas – tion ni diras ja jam kun tridek aŭ kvardek jaroj – sed ankaŭ perdos multe de la sekurecoj kaj lertoj, kiuj dum longaj jaroj estis memkompreneblaj.
La spontanea reago pri tiuj perdoj estas, ke oni neas ilin. La bela frazo pri la juneco, kiu laŭdire estas „ebrio sen vino“, estas maligata: Ni trinkas nin junaj, ni tiam fine ree rajtas esti infanecaj, neas limojn, postulas de nia korpo rezultojn, kiujn ĝi atingis jam pli frue nur kun peno. Speciale danĝera povas fariĝi la sporto aŭ la strattrafiko.
La skiisto, kiu ĝuas en montokabano tielnomatan “Jager-teon“, kiu en vero estas miksaĵo de rumo, estas altgrade akcidente minacata, se li poste sur la skivojo ankoraŭfoje volas montri siajn kapablojn al la pli junaj. Simile la dudekjara aŭtoveturgisto povas majstri situaciojn, kiujn la kvindekjarulo prefere evitu. Tamen ĉie en la mondo gepatroj supozas je la sojlo al la lasta vivtriono, ke estas ili, kiuj devas ekipi siajn delonge plenkreskintajn infanojn per bonaj konsiloj kontraŭ danĝeroj, kiuj jam delonge pli urĝas ilin mem.
La plej agrabla okazaĵo, kio atendas nin en la lasta triono, estas la genepoj. Ne estas hazardo, ke Sigmund Freud gajnis siajn plej profundajn observojn pri la infaneca ludo ne pere de siaj infanoj, sed pere de siaj genepoj. La propraj infanoj estas unue tasko. Gepatroj portas la ŝarĝon de la respondeco, ili devas prizorgi la infanojn, eduki ilin kaj plani kiel kunigi la familian vivon kaj la karieron. Geavoj male al tio tute malstreĉite povas observi, kia miraklo estas la homiĝo.
Dum la homoj en la lasta triono devas lerni, kiom grava estas liberigi sin de io, ne kroĉi sin al ĉio, kaj ĝuste juĝi animalajn signalojn kiel doloron kaj laciĝon, estas tute memkomprenebla por infaneto en la fazo de la mondokonkero kaj apenaŭ damaĝiga sin supertaksi kaj tro streĉi. La sepdekjara, se tiu ankoraŭ faras sporton, tre atente devas observi, ke la glitiloj de liaj sketiloj ne estu pli rapidaj ol lia postparto. Por la kvarjara infano tago sur la glaciejo estas enuiga, se ĝi ne falis kvardek fojojn.
Mia praonklo kaj baptopatro, sperta forcisto kaj montarĉasisto, klarigis al mi kaj al mia frato ceremonie, ke estas pli simple iri surmonten ol malsupren de monto. Ni ne kuru malsupren sur montarvojoj kaj ne saltu de ŝtono al ŝtono! Spite al granda respekto al li, mi pensis tiam, ke li estas freneza; hodiaŭ mi scias, ke li pravis – por si mem, sed tute ne por dekjaruloj.
En la lasta vivtriono estas ĉiama ĉagreno, ke la propraj fortoj fariĝas danĝeraj: Mi ankoraŭ povas levi certan ŝarĝon, sed mi pagas per dorsodoloroj. Mi migras dum la unua forpermesa tago dum kelkaj horoj – kaj vekiĝas je la sekva mateno kun blue ŝvelinta pieda dikfingro. Mi esta fiera, ke mi venkis la krutan deklivon supren, sed dum ĉiu paŝo malsupren kvazaŭ strikas la genuo.
Por nia persona narcisismo tio estas kronika ofendo, ke nia korpo ne tiel restas, kiel ni transprenis ĝin kun dekok jaroj. Tiam vekiĝis nia meditado pri ni mem,. Ni malkovris nian korpon kiel parton de nia identeco. Ĉio, kion ni vidis en la spegulo fariĝis nia propraĵo, neniu rajtis rabi ĝin de ni. Malvoleme ni ekkonas la pliaĝigitan MEM – tiu taŭzita ulo, kiu akompanas min en la montrofenestroj estu mi?
De tiu obstina supozo pri la nedetruebleco de la juneco vivas tutaj industriaj branĉoj. La estetika efekto estas plej ofte dubinda, la signifo por la memfido enorma. Sepdekjarulino, kiu pro alergio ne povis ŝminki sin, fariĝis deprimita. Ŝi malkovris nur tiam la potencon de sia konvinko, ke pro ŝia ŝminko ŝi estas nedetruebla kaj rezistas al ĉia ŝanĝo.
Iam oni kunligis la grandan aĝon kun saĝeco. Sed nun estas unuavice batalkampo, en kiu mania defendo („forever young“, „golden age“) kaj deprimita rezignado interbatalas recikproke. Supozeble la saĝeco en granda aĝo ĉiam estis mito. Ne la gemaljunuloj fariĝis pli saĝaj, sed nur la plej saĝaj fariĝis maljunaj en danĝeraj tempoj. En la konsumada socio la plej multaj homoj fariĝas maljunaj, kaj prudentaj kaj ŝtipkapulaj; laŭ tio la respekto kontraŭ gemaljunuloj malkreskis kaj la gajnoj de la „belecindustrio“ pliiĝis.
Kiel en multaj aliaj branĉoj ankaŭ en la luktado kun la pliaĝiĝo la premo de nia komunikada bildomondo apenaŭ elteneblas. Ni vidas seninterrompe bildojn, ni vivas ĉiam en komparoj. Unu el tiuj komparoj estas tiu de la maljuna kaj maljuna memo. Nia psiko estas antaŭpreparita pri tio nur intelekte, se ne emocie. Nur dum eta eto de procento de sia evoluo scias la homoj, kiom aĝa ili estas. Ankoraŭ pli mallonge esta la tempo, dum kiu ekzistas artifikaj speguloj. Bildokonservoj kiel amasfenomenoj apenaŭ estas centjaraj. Plej bone ni sentas nin en la lasta vivtriono, se ni remigras en tiun intiman sentempecon kaj ne postulas de ni, ke ni „venku“ la aĝon.
tradukis Donjo & Cezar
el la gazeto "Nova Germanio, 21/22-aj de sept.en 2013
Sign-in to write a comment.