Ĉu ekzistas Sankta Nikolao?







La letero el Virginio


Virginia, ok jarojn aĝa, el Nov-Jorko, skribis al la ĉiutaga gazeto „New York Sun“:


Mi havas ok jarojn. Kelkaj el miaj amiketoj diras, ke ne ekzistas Sankta Nikolao. Paĉjo diras, se tiel legeblas en la gazeto „Sun „ jen tiel estas. Bonvolu diri al mi la veron: Ĉu ekzistas Sankta Nikolao?

Virginia O' Hanlon




Virginia kun sia biciklo


Little Virginia wrote:

Dear Editor— I am 8 years old. Some of my little friends say there is no Santa Claus. Papa says, “If you see it in The Sun, it’s so.” Please tell me the truth, is there a Santa Claus?

Virginia O’Hanlon






La ĉefredaktoro Francis Church respondis al ŝi – sur la titolpaĝo de la gazeto „Sun“:


Virginia,

viaj amiketoj ne pravas. Ili estas kaptitaj de la skeptikismo de skeptika tempo. Ili kredas nur tion, kion ili vidas; ili supozas, ke ne povas ekzisti io, kion ili ne povas kapti per sia limigita pensado. Ĉiu menso estas limigita, ĉu ĝi apartenas al kreskulo ĉu al infano. En nia granda kosmo homo ne estas pli ol insekto, formiko rilate sian intelekton kompare al la senfina mondo, taksata laŭ la intelekto, kiu kapablas kompreni la tutan veron kaj la tutan scion.

Jes, Virginia, ekzistas Sankta Nikolao. Li ekzistas tiel certe kiel amo, grandanimeco kaj konfido.

Ĉar ĉio ĉi ekzistas, nia vivo povas esti bela kaj gajiga. Kiom terura estus la mondo, se ne ekzistus Sankta Nikolao! Tiukaze ankaŭ ne ekzistus iuj Virginiaj, neniu infaneca kredo, neniu poezio – nenio ajn, kio faras la vivon eltenebla. Nur restus la sensoj kaj videblaĵoj. Sed la lumo de la infaneco, kiu brilas en la mondo estingiĝus. Ekzistas Nikolao! Ĉar alie vi ankaŭ ne povus kredi al fabeloj.

Certe, vi povus peti vian paĉjon, ke li elsendu je la Sankta Vespero pagatajn homojn, por ke ili rigardu en ĉiujn kamentubojn por kapti Sanktan Nikolaon. Kaj neniu el ili ekvidus Sanktan Nikolanon. Sed tio ne estus signo, ke Sankta Nikolao ne ekzistas.

La plej realaj aĵoj en la mondo povas vidi nek infanoj nek plenkreskintoj. Por ekzemplo la elfinoj, ĉu vi iam vidis ilin danci sur lunaj herbejoj? Sed tamen ili ekzistas. Rigardi ĉiujn ĉi miraklojn neviditajn kaj nevideblajn, kapablas eĉ ne la plej granda prudentulo en la tuta mondo. Kion ajn vi vidas, vi vidas neniam ĉion. Vi povas disrompi beboklakturnilon kaj serĉi, kio kaŭzis la tutan bruon. Sed jen vualo , kiu kovras la nevideblan mondon, vualo, kiun eĉ la plej forta viro aŭ unuiĝo el plej fortaj viroj ne povas disŝiri. Nur konfido, poezio kaj romantika amo povas levi la kurtenon kaj videbligi bildon de supereca belo kaj gloro post ĝi.

Ĉu estas vere? Aĥ, Virginia, nenio en la tuta mondo estas pli vera kaj pli persistema ol tio. Eĉ ne Sankta Nikolao mem! Dank' al Dio Sankta Nikolao vivas, kaj li vivos poreterne. Eĉ post dekfoje dek mil da jaroj li ĉeestos, por plenigi la infanecon per ĝojo.

Ĝojan Kristnaskon, Virginia.

Via Francis Church


La originalo

The New York Sun editor, Francis Church, responded:


Virginia,

Your little friends are wrong. They have been affected by the skepticism of a skeptical age. They do not believe except they see. They think that nothing can be which is not comprehensible by their little minds. All minds, Virginia, whether they be men’s or children’s, are little. In this great universe of ours, man is a mere insect, an ant, in his intellect as compared with the boundless world about him, as measured by the intelligence capable of grasping the whole of truth and knowledge. Yes, Virginia, there is a Santa Claus. He exists as certainly as love and generosity and devotion exist, and you know that they abound and give to your life its highest beauty and joy. Alas! how dreary would be the world if there were no Santa Claus! It would be as dreary as if there were no Virginias. There would be no childlike faith then, no poetry, no romance to make tolerable this existence. We should have no enjoyment, except in sense and sight. The eternal light with which childhood fills the world would be extinguished. Not believe in Santa Claus! You might as well not believe in fairies. You might get your papa to hire men to watch in all the chimneys on Christmas eve to catch Santa Claus, but even if you did not see Santa Claus coming down, what would that prove? Nobody sees Santa Claus, but that is no sign that there is no Santa Claus. The most real things in the world are those that neither children nor men can see. Did you ever see fairies dancing on the lawn? Of course not, but that’s no proof that they are not there. Nobody can conceive or imagine all the wonders there are unseen and unseeable in the world. You tear apart the baby’s rattle and see what makes the noise inside, but there is a veil covering the unseen world which not the strongest man, nor even the united strength of all the strongest men that ever lived could tear apart. Only faith, poetry, love, romance, can push aside that curtain and view and picture the supernal beauty and glory beyond. Is it all real? Ah, Virginia, in all this world there is nothing else real and abiding. No Santa Claus! Thank God! he lives and lives forever. A thousand years from now, Virginia, nay 10 times 10,000 years from now, he will continue to make glad the heart of childhood.



Ekspozicio kun Virginia

PS: La interŝanĝo de leteroj inter Virgina O' Hanlon kaj Francis P. Church devenas el la jaro 1897. Ĝi estis presata pli ol duonon de jarcento ĉiujn jarojn denove en la kristnaska tempo sur la titolpaĝo de la gazeto „Sun“. Tiu gazeto estis ĉesigita en la jaro 1950.

PSS:
Donjo kaj mi tradukis la tekston laŭ malbonega germana traduko kaj nur poste mi trovis hazarde en la interreto la originalon, tial mi nun pene korektis la tekston laŭ la originalo. Do ne miru, se la traduko eble ne estas tute adekvata al la originalo, tial mi ankaŭ aldonis la suban originalan
tekston por vi. La alineojn mi tamen lasis por pli bona legebleco. (Cez)