http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/08/nekonata-autoro-sed-se-mi-ne-havus-amon.html



Nekonata aŭtoro
Sed, se mi ne havus amon...

Respondeco sen amo faras senrespekta.
Justeco sen amo faras dura.
Prudento sen amo faras ruza.
Afableco sen amo faras hipokrita.
Ordo sen amo faras pedanta.
Scio sen amo faras pravavida.
Potenco sen amo faras perforta.
Posedo sen amo faras avara kaj
kredo sen amo faras fanatika.

Laŭ: Thies Gundlach, gazeto Tagesspiegel 24.04.2011, p. 8

PS: Bonvolu kompari la tekston al: LA UNUA EPISTOLO DE LA APOSTOLO PAŬLO AL LA KORINTANOJ el la Biblio



13

Se mi parolus la lingvojn de homoj kaj anĝeloj, sed ne havus amon, mi fariĝus sonanta kupro aŭ tintanta cimbalo. 2 Kaj se mi posedus la profetpovon, kaj komprenus ĉiujn misterojn kaj ĉian scion; kaj se mi havus ĉian fidon, tiel ke mi povus formovi montojn, sed ne havus amon, mi estus nenio. 3 Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn, kaj se mi lasus mian korpon por forbrulo, sed ne havus amon, per tio mi neniom profitus. 4 Amo longe suferas, kaj bonfaras; amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne ŝveligas sin, 5 ne kondutas nedece, ne celas por si mem, ne koleriĝas, ne pripensas malbonon, 6 ne ĝojas pri maljusteco, sed kunĝojas kun vereco; 7 ĉion toleras, ĉion kredas, ĉion esperas, ĉion eltenas. 8 Amo neniam pereas; sed, ĉu estas profetadoj, ili neniiĝos; ĉu lingvoj, ili ĉesiĝos; ĉu estas scio, ĝi neniiĝos. 9 Ĉar ni scias laŭparte, kaj ni profetadas laŭparte; 10 sed kiam venos perfektaĵo, tiam neniiĝos tio, kio estas laŭparta. 11 Kiam mi estis infano, kiel infano mi parolis, kiel infano mi sentis, kiel infano mi pensis; nun fariĝinte plenaĝulo, mi jam forigis la infanaĵojn. 12 Ĉar nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam okulon ĉe okulo; nun mi konas laŭparte; sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaŭ mi estas konita. 13 Restas do nun fido, espero, amo, tiuj tri; kaj la plej granda el ili estas amo.


Unbekannter Autor
Und hätte der Liebe nicht

Verantwortung ohne Liebe macht rücksichtslos,
Gerechtigkeit ohne Liebe macht hart,
Klugheit ohne Liebe macht gerissen,
Freundlichkeit ohne Liebe macht heuchlerisch,
Ordnung ohne Liebe macht kleinlich,
Sachkenntnis ohne Liebe macht rechthaberisch,
Macht ohne Liebe macht gewalttätig,
Besitz ohne Liebe macht geizig,
und Glaube ohne Liebe macht fanatisch.


Nach: Thies Gundlach, Tagesspiegel 24.4.2011, S. 8




PS: „und hätte der Liebe nicht“... befindet sich in „Das Hohelied der Liebe aus dem 13. Kapitel des 1. Korintherbriefes (1 Kor 13,1–13 des Paulus von Tarsus




.