http://cezarmuziko.blogspot.de/2013/07/peter-intelman-felican-naskigtagon-mick.html

Peter Intelman
Feliĉan naskiĝtagon, Mick Jagger!

Mick Jagger estas unu el la lastaj supersteluloj de nia tempo, kaj sekso, drogoj, kaj rokenrolo ŝajne havis konservigan efikon al tiu viro: Nun li fariĝis sepdekjara, neimageble!

Kiam Brian Jones mortis, diris Pete Townshend de THE WHO, ke estis normala tago por la gitaristo de Rolling Stones. Laŭ li li ja ĉiutage denove iel mortis. Stones mem ludis en tiu somero en la jaro 1969 du tagojn post tiu morto antaŭ kvaronmiliono da homoj en la parko Hydepark de Londono. Sur la scenejo staris viro en blanka „dezajnakcidento“ kun vastaj manikoj kaj nitorubando cirkaŭ la kolo. Lia hararo falis softe ĉirkaŭ lian vizaĝon, kaj li prezentis memore al Jones versojn el „Adonais“, jen poemo kiu havas malnovas ĉirkaŭ centkvindek jarojn. Dum tio Rolling Stones flugigis milojn de blankaj papilioj ekde la sencejo – sed kelkaj el la bestoj ne transvivis la ardegon de la lumĵetiloj kaj tial falis senvive planken.

Komence de julio en tiu ĉi jaro Jagger denove staris tie, denove en Hydepark. Sepdekmil homoj venis, kaj ŝajnis, kvazaŭ nenio ŝanĝiĝis sceneje. La muziko estis la sama, la prezento, la viroj sur la scenejo, kaj escepte de la vizaĝo ankaŭ la korpo de Mick Jagger peris fantomecan senolduliĝecon. „Li aspektis kvazaŭ li manĝis en la lastaj kvindek jaroj ĉiutage nur tranĉaĵon da plengrajna pano kaj pasigis la restaĵon de la tempo ĉe baletinstruoj“, verkis ĵurnalisto de FAZ. (Frankfurta Ĝenerala Gazeto).

Jaggeron tio plaĉus. Li estas pavo, dando, sed tre disciplinema. Kiam Keith Richards post la scenejo nepre devas havi ion por drinki kaj ne nur tion, Jagger iam komencis barigi terenon por kuroj. Li laboradas je si, volonte foje ankaŭ retrokuras, kaj tion tre rapide, li estas viro kun posedo kaj gusto. Patro de sep infanoj de kvar inoj, li estas avo kaj se li nun ne estus jam sepdekjara, oni povus diri, ke li denove fariĝis ĉirkaŭ dudeknaŭjara.

Mick Jagger, tio estas la vivo kiel modeloŝablono, kiu pendas en milionoj de junularaj ĉambroj kaj de ekzercejoj, kie junuloj kliniĝas al siaj gitaroj kaj revas la grandan febronsonĝon pri rokstelulo. Ke tio eblas, li montris al ili. Kiel dupo ili tiam komenciiĝis, Mick Jagger kaj Keith Richards, du knaboj el Dartford, kelkajn trajnstaciojn oriente malproksime de Londono. Ili naskiĝis en la sama kliniko, frekventis la saman lernejon, staris iutage sur la sama stacidomo kaj konstatis, ke ili ambaŭ suferas je la sama mirinda malsano, je bluso.

Jagger, kiu tiam ankoraŭ havis la antaŭnomon Mike, studis kun stipendio ekonomion je la nobla London School of Economics. Richards studis en unu el multaj artakademioj, kiuj ĉiujn kaptis, kiuj plenaj de revoj kaj sen vera ambico drivis sur iu vivofluo. Ili kunloĝiĝis en Londono, fondis kun Brian Jones bandon, kaj tiu ankoraŭ nun ekzistas, spite al ĉiu neverŝajno kaj nekalkuleblo.

Ili ĉion tion travivis: koncertojn antaŭ naŭ vizitantoj, la prezentojn antaŭ pro hororo ektremigitaj tavernestroj en provinclokoj, la ŝteladon de laktoboteloj, ĉar ili ne havis monon kaj ankaŭ ne atendis ĝin. Tiel tiam vivis multaj en Londono komence de la sesdekaj jaroj, kiuj per ludado vivtenis sin tra noktoj kaj nebuloj kaj nun apartenas al la aristokratio de la rokmuzikistoj kaj kultivas rozojn en anglaj somerdomoj.

Estis tempo, en kiu hararo falanta trans ĉemizkolumon, estis provoko, kaj la hararo de la ruliĝantaj ŝtonuloj jam baldaŭ kreskis trans ĝin. Ne daŭris longan tempon ĝis tiu tro ardigita forcejo eksplodis. THE BEATLES fariĝis konataj, THE ROLLING STONES ne longe poste ankaŭ kiel speco de kontraŭ-Beatles, fariĝis steluloj, ja supersteluloj. La kriĉado de la adeptoj ne volis finiĝi. „THE BEATLES karese volis teni manon de vi“, verkis Tom Wolfe, „sed la Stones volas terenbruligi vian urbon.“

Tiam ili estis junaj homoj, apenaŭ plenkreskintaj. Kaj ili estis ĉirkaŭ dudekjaraj, kiam ili jam verkis diversajn klasikaĵn de la rokhistorio. Ili devenis preskaŭ ĉiuj el la manufakturo de Jagger & Riĉards Ltd., kion oni en nia tempo volonte forgesas, se Jagger kiel koko paradas sur la scenejo kaj Richards ie fone serĉas sur sia gitaro la bluson, la rokon kaj la tutan restaĵon. Estas alte dotitaj komponistoj, ankaŭ, kvankam ilia konata verko frue pretiĝis. La lasta tre konata kanto „Start me up“ devenas el la jaro 1981, malnovas do pli ol trikdek jarojn.

Kion ofertas nun, kiam ili denove ie troviĝas sur scenejo, estas fakte teatro. Ili prenzentas sian verkon, tiel kiel oni prezentas Ŝekspiron aŭ Brechton. La enscenigadoj ŝanĝiĝas. Sed la enhavo restas. Kaj meze de tiu bunta rokenrolrevuo Mick Jagger saltas kaj dancas kaj kuras tra la scenejo kiel obsedito. Jen ludanto kaj kalkulanto, viro, kiu volonte kontrolas ĉion, Narciso, avida je erotiko kaj plankolumo kaj iu, kiu ne trovas ĝin strange matene je la tria alvokigi pianagordiston.

Kompreneble ekestas demandoj, se li kantas ankoraŭ nun pri „Street Fighting Man“ (stratbatalanto), kvankam li estas oldiĝinta ordendekoraciito delonge nobeligita kaj posedanta centojn de milionoj de pundoj. Sed kion li faru? Ĉesigi la kantadon, ĉu? Ĉu li ŝanĝu la tekstojn? Li ja kapablas multon, tiu Siro Mikaelo Filipo Jagger, ekzemple ŝanĝi kapojn, influi vivojn kaj liveri la „sontapiŝon“ de pluraj generacioj, sed fini sian karieron, oldiĝi, ĉu? Tion li ne povas, almenaŭ ne ĝis nun, do li agas provizore plu, tiel, kiel ĉiam. Iu ja devas fari tion.


PRI LA PERSONO


Mick Jagger je la 26-a de julio 1943 naskiĝis en Dartford, Britlando.

Ankoraŭ dum sia lerneja tempo li konatiĝis kun Keith Richards, ambaŭ unue kunmuzikis ĉe Alexis Korner en ties Band Blues Incorporated. Ili konatiĝis kun Brian Jones kaj fondis kun li la bandon „Rolling Stones“. La unua koncerto okazis en julio de la jaro 1962 en la Londona Marquee Club.

En la sekvaj jaroj Rolling Stones vendis milionope sondiskojn, la koncertturneoj fariĝis pli kaj pli ampleksaj kaj streĉaj. Ĉar la intereso de la adeptoj ĉiam pli kreskis, Rolling Stones prezentiĝis kiel unu el la unuaj rokbandoj en grandaj sportstadionoj.

Kun She's The Boss“ publikis Jagger en la jaro 1985 sian unuan el kvar soloalbumoj. Lia Stones-kamarado Richards priridetis ĝin komence kiel softan popon, sed fariĝis tute kolera, kiam Jagger kun la materialo faris turneon – kun gastmuzikistoj, sed sub la alloga nomo The Rolling Stones. Tiu kverelo minacis la ekziston de la bando.

Ankaŭ en la filmnegoco Jagger ekaktorais – unuafoje en la jaro 1968 en la filmo „Performance“, sed tiu estis prezentata nur en la jaro 1970. Liaj sukcesoj kiel aktoro tamen ne estas terskuigaj.

Kaj aldone eĉ nomumiĝo kiel kavaliro: Ekde la 12-a de la jaro 2003 la kantisto rajtas nomi sin Siro Mick Jagger. Richards nur mokas pri tiu nobeliga nomumo.

tradukis Donjo & Cezar!