http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/07/guang-dsi-la-limgardisto-de-l-florolando.html


Ĝuang Dsi:
"La vera libro pri la suda florolando"

Enkonduko de Hermann Hesse


Ĝuang Dsi estas la plej granda kaj plej brila poeto inter la ĉinaj pensuloj, kiujn ni konas, samtempe la plej aŭdaca kaj plej sprita atakanto de la konfucianismo. La instruon de Laotse oni povas pere de li senti, sed ne vere ekkoni, li estas moviĝema kolora spegulo. Li estas tro forta personeco por propre esti adaptebla kiel lernanto kaj apostolo, kaj foje foje li faras kun sia elokvento preskaŭ dialektikan- sofisman impreson. Ĝuste tial li estas granda verkisto, majstro de la komparo, kiu ĉe Laotse mem preskaŭ mankas. Li donas ofte koloron kaj lumon, kies ludo ne plu tute samas al la sankta instruo; sed li donas ankaŭ ofte karnon kaj sangon, kie la pura spririto de Laotse fariĝas nekaptebla kaj fuĝanta por ni. El ĉiuj libroj de ĉinaj pensuloj, kiujn mi konas, tiu ĉi plej allogas kaj sonas.


Rimarko: Li vivis de 365 a.Kr. ĝis 290 a.Kr.)


Enhavo

LIBRO II: Interkonsentigo de mondokonceptoj
10. Solvo de diversaj opinioj

LIBRO II. Ekvilibro de la mondkonceptoj
12. Papiliosonĝo

LIBRO IV. En la hommondo
5. La tuberhava arbo


LIBRO X. Pri grandaj kaj malgrandaj ŝtelistoj
Kontraŭ la kulturo III
2. Rabistomoralo

LIBRO XVII. Aŭtunaj torentoj
10. La testudo

LIBRO XIV. La cirklo de la ĉielo
2. Pri la amo

LIBRO XVII Aŭtunaj torentoj
12. La ĝojo de la fiŝoj

LIBRO XXVI. Eksteraj aĵoj
6. La malfeliĉa diotestudo


LIBRO II: Interkonsentigo de mondokonceptoj
10. Solvo de diversaj opinioj


Supozite, ke mi disputus kun vi; kaj vi venkas min kaj mi ne venkas vin. Ĉu vi nun vere pravas? Ĉu mi nun vere malpravas? Aŭ mi venkas vin, kaj vi ne venkas min. Ĉu mi do vere pravas? Kaj vi vere malpravas? Ĉu unu el ni pravas kaj la alia malpravas, aŭ ĉu ni ambaŭ pravas kaj malpravas? Mi kaj vi, ni ne povas scii tion. Sed, se la homoj estas en tia malklaro, kiun ili voku por decidi? Ĉu ni voku iun, kiu samopinias kun vi por decidi? Ĉar li samopinias ja kun vi, kiel li povas decidi? Aŭ ĉu ni voku iun, kiun samopinias kun mi? Ĉar li samopinias ja kun mi, kiel li povas do decidi? Ĉu ni voku iun, kiu deflankiĝas de ni ambaŭ por decidi? Sed ĉar li maloponias ja de ni ambaŭ, kiel li do decidu? Aŭ ĉu ni voku iun, kiu samopinias kun ni ambaŭ por decidi? Sed ĉar li kunopinias ja kun ni ambaŭ, kiel li povu decidi?

Tiel ni kaj vi kaj la aliaj reciproke do ne povas kompreni nin, kaj tamen ni dependigu nin de io, kio estas ekster ni? Forgesu la tempon! Forgesu la opiniojn. Leviĝu en la senliman! Kaj loĝu en la senlima!

LIBRO II: Interkonsentigo de mondokonceptoj
12. Papiliosonĝo


Iam sonĝis Ĝuang Ĝou, ke li estas papilio, flirtanta papilio, kiu sentis sin bona kaj feliĉa kaj sciis nenion pri Ĝuang Ĝou. Subite li vekiĝis: jen li estis denove reala kaj efektive Ĝuang Ĝou. Nun mi ne scias, ĉu Ĝuang Ĝou estas sonĝinta, ke li estas papilio, aŭ ĉu la papilio estas sonĝinta, ke li estas Ĝuang Ĝou, kvankam inter Ĝuang Ĝou kaj la papilio certe estas diferenco. Tiel estas pri la ŝanĝado de la aĵoj.


Tradukis Cezar laŭ la germana traduko de Richard Wilhelm

LIBRO IV: En la hommondo

5. La tuberhava arbo


Majstro Ki de la vilaĝeta sudo migris inter la montetoj de Ŝang. Jen li vidis arbon, kiu estis pli granda ol ĉiuj aliaj. Mil kvadrigoj en lia ombro estus trovinta lokon.

La majstro parolis: „kia arbo tio estas! Tiu havas certe tute precipan lignon.“

Li rigardis supren, jen li rimarkis, ke ĝiaj branĉoj estas kurbigitaj kaj tuberhavaj, tiel, ke oni ne povus tranĉi trabojn el ili. Li rigardis malsupren kaj rimarkis, ke liaj grandaj radikoj etendiĝis al ĉiuj flankoj, tiel, ke oni ne povus fari ĉerkojn el ili. Se oni lekis je unu el ĝiaj folioj, jen oni ekhavis fortan akran guston en la buŝo; se oni flaris je ĝi, oni estis kvazaŭ ebriigita dum tri tagoj.

Majstro Ki parolis: „Tio estas efektive arbo, el kiu oni povas fari nenion. Per tio ĝi atingis sian grandon. Ho, tio estas la kaŭzo, kial la homo de la spirito estas neuzebla por la vivo.“


LIBRO X: Pri grandaj kaj malgrandaj ŝtelistoj

Kontraŭ la kulturo III
10. Rabistomoralo



LIBRO X : Pri grandaj kaj malgrandaj ŝtelistoj
Kontraŭ la kulturo III

10. Rabistomoralo


La kunuloj de la rabisto Dŝi demandis lin foje kaj parolis: „Ĉu rabisto bezonas ankaŭ moralon?“

Li respondis al ili: „Ja kompreneble! Sen moralo li ne povas atingi ion. Intuitive li ekkonas, kie estas io kaŝita: tio estas lia grando; li devas unue eniri: tio estas lia kuraĝo; li devas fine eliri: tio estas lia sento pri devo; li devas scii ĉu eblas aŭ ne: tio estas lia saĝo; li devas disdividi la predon juste, tio estas lia boneco. Estus tute ne eble, ke viro, al kiu mankas nur unu el tiuj virtoj, fariĝas granda rabisto.“

Pro tiu ekzemplo oni povas ekkonii, ke tiel, kiel la bonaj homoj dependas de la moralo de l‘ sanktuloj, por vivi, ankaŭ la rabisto Dŝi dependas de la moralo, por povi entrepreni sian metion. Tamen nun la bonuloj en la mondo estas malmultaj kaj la malbonuloj multaj. El tio sekvas, ke la utilo de la sanktuloj en la mondo estas malgranda, kaj la damaĝo granda.


LIBRO XVII: Aŭtunaj torentoj
10. La testudo

Ĝuang Dsi kaptis fiŝojn ĉe la rivero Pu. Jen la reĝo de Tŝu sendis du altrangajn oficistojn kiel heroldojn al li, por ke ili diru al li, ke li volas komisii lin pri la ordigo de sia regno. Ĝuang Dsi tenis la fiŝkaptilon en la mano kaj parolis, sen turni sin: Mi aŭdis, ke en Tŝu ekzistas diotestudo. Tiu estas nun jam tri jarmilojn morta, kaj la reĝo tenas ŝin en relikvokesto kun silkaj tukoj kaj kaŝas ĝin en la haloj de templo. Kion vi do pensas, kio estus pli kara al la testudo; ke ĝi estas morta kaj ĝiaj postlasitaj ostoj do estas honorigataj, aŭ ke ŝi ankoraŭ vivus kaj tirus sian voston en la ŝlimo post si?"

La du oficistoj parolis: "Ĝi certe preferus ankoraŭ vivi kaj tiri ĝian voston post si."

Ĝuang Dsi parolis: "Foiru do! Ankaŭ mi prefere volas tiri mian voston en la ŝlimo post mi".


LIBRO XIV. La cirklo de la ĉielo
2. Pri la amo


Dang, la kanceliero de la ŝtato Ŝang demandis Ĝuang Dsi pri la amo.

Ĝuan Dsi parolis: „Tigroj kaj lupoj havas amon.“

La alia parolis: „Kion tio signifu?“

Ĝuang Dsi parolis: „La maljunuloj kaj la junuloj estas sindonemaj reciproke, tion oni devas nomi amo.“

La alia parolis: „Ĉu mi rajtas demandi, kio estas la plej granda amo?“

Ĝuang Dsi parolis: „La plej granda amo ne konas sindonemon.“

La kanceliero parolis: „Mi aŭdis diri, ke sen sindonemo ne povas esti emo, sen emo ne estas infana respekto. Ĉu estas nun permeseble aserti, ke la plej granda amo ne konas infanecan respekton?“.

Ĝuang Dsi parolis: „Ne tiel! Plej granda amo estas io tre granda. La esprimo infaneca respekto estas nesufiĉa por esprimi ĝin. Kion mi opinias estas ne, ke la infaneca respekto estas troiga esprimo, sed ke ĝi maltroigas. Se iu migras suden, li venas fine al Ying. Se li rigardas de tie al nordo, li ne vidas la grandan monton en la oceano. Kial? Li estas tro fora. Tial mi diras: infaneca respekto pro estimo, tio estas facila; infaneca respekto pro emo estas malfacila; sed forgesi la gepatrojn, tio estas malfacila. Forgesi la gepatrojn, tio estas facila, sed fari, ke la gepatroj forgesu nin, tio estas malfacila. Fari, ke la gepatroj forgesu nin, tio estas facila, sed forgesi la tutan mondon, tio estas malfacila. Sed fari, ke la tuta mondo nin forgesu, tio estas malfacila.

Tiu virto multe superas la sanktulojn Yau kaj Ŝun kaj ne aperas en unuopaj agoj. Ĝi benigas ĉiujn generaciojn, kaj la mondo ne scias ĝin. Kiel oni povas paroli en tiu momento pri amo kaj infaneca respekto? Kion oni kutime komprenas pri infaneca respekto, frateco, amo kaj devo, fideleco kaj kredo, pureco kaj malegoismo, tio ĉi estas ĉiuj aferoj, je kiuj oni leviĝas kvazaŭ perforte, por servi al la virto: sed ili ne havas grandan valoron. Tial oni diras: Kiu posedas la plej grandan noblecon, por tiu la honoroj de la ŝtato estas nur kava vando. Kiu posedas la plej grandan riĉon, por tiu estas la posedoj de la ŝtato nur vaka vando. Kiu posedas la plej grandan agnoskon, por tiu estas nomo kaj famo nur vaka vando. Ĉar la SENCO anstataŭeblas per nenio alia.

LIBRO XVII Aŭtunaj torentoj
12. La ĝojo de la fiŝoj


Ĝuang Dsi iam promenis laŭ la bordo de rivero.

Ĝuang Dsi parolis: Kiel gaje la trutoj elsaltas el la akvo! Tio estas la ĝojo de fiŝoj.“

Hui Dsi parolis: „Vi ne estas fiŝo, kiel vi povas scii la ĝojon de la fiŝoj?“

Ĝuang Dsi parolis: „Vi ne estas mi, kiel vi tiukaze povas scii, ke mi ne scias la ĝojon de la fiŝoj?“

Hui Dsi parolis: „Mi ne estas vi, sekve mi efektive ne povas ekkoni vin. Tamen vi certe ne estas fiŝo, kaj tiel estas klare, ke vi ne scias la ĝojon de la fiŝoj.“

Ĝuang Dsi parolis:Bonvolu, ni reiru al la elirpunkto! Vi estas dirinta: Kiel vi povas scii la ĝojnon de la fiŝoj? Kaj tamen vi sciis tute bone, ke mi scias ĝin, kaj demandis min spite tion. Mi ekscias la ĝojon de la fiŝoj el mia ĝojo ĉe la migrado laŭ la rivero.“

LIBRO XXVI. Eksteraj aĵoj
6. La malfeliĉa diotestudo

La princo Yüan el Sung havis noktomeze sonĝon. Li vidis viron kun taŭzita hararo malsupre de la pordo, kiu parolis al li: „Mi venas el la granda profundo: Mi estas sendito de Klara-rivero al la respondeculo de la rivero. La fiŝisto Yü Tsië estas kaptinta min.“

Vekiĝante, la princo pridemandigis la orakolon kaj ricevis la respondon, ke tiu sonĝofiguro estas diotestudo.

La princo parolis: „Ĉu ekzistas fiŝisto kun la nomo Yü Tsië ? La homoj el lia ĉirkaŭejo jesis tion. Jen li vokigis la fiŝiston al sia kortego. Sekvatage la fiŝisto aperis kortege.

La princo parolis: „Kion vi kaptis?“

La fististo respondis: „En mian reton iris blanka testudo, kiu havas la amplekson de kvin futoj.“

La princo parolis: „Donacu al mi vian testudon!“

Kiam la testudo alvenis, li ne sciis kion fari. Volonte li mortigus ĝin, sed same volonte li lasus ĝin vivanta.

Pro siaj duboj li pridemandis la orakolon kaj ricevis la respondon: „Mortigu la testudon kaj pridemandu per ĝia karapaco la orakolon, jen vi bonŝancos!“

Tiel la testudo devis lasi la vivon. Sepdekdu-foje ĝi estis enborita pro orakolaj celoj, kaj neniu orakolo maltrafis.

Kung Dsï parolis: Tiu diotestudo povis aperi en sonĝo de la princo Yüan, kaj tamen ĝi ne kapablis eviti la reton de Yü Tsië. Ĝia saĝo estis tiel granda, ke ĝi povis doni sepdek du orakolojn, kaj neniu el tiuj maltrafis, kaj tamen ĝi ne povis eviti la sorton de elskrapiĝo. El tio oni ekkonas, ke ankaŭ la plej granda saĝo havas netransireblajn limojn. Se iu posedas eĉ kiom ajn altan saĝon, tamen minacas lin la intrigoj de mil da homoj. La fiŝoj iras sen timo en la reton, dume ili evitas la pelikanon. Tial rezignu pri via malgranda saĝo kaj la granda saĝo lumigos vin! Rezignu pri via strebado al lerteco, kaj vi fariĝos per si mem lerta! Malgranda infano, kiu estas naskita, ne bezonas faman instruiston, por ke ĝi povu lerni paroli. Ĝi lernas paroli per si mem, se ĝi kunestas kun homoj, kiuj povas paroli.